Jean Bodel
Aspekto
(Alidirektita el Bordiaus)
Jean Bodel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jean Bodel | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1164 en Arras | |
Morto | 30-an de novembro 1209 (45-jaraĝa) en Beaurain | |
Mortis per | Lepro vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto trobadoro vd | |
Laborkampo | Mezepoka literaturo, fabliau (en) kaj Franclingva literaturo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Le Jeu de saint Nicolas ❦ Les congés ❦ Chanson des Saisnes ❦ De Haimet et de Barat ❦ De covoteus et de l'envieus ❦ Le vilain de Bailluel ❦ Le vilain de Farbu ❦ Brunain la vache au prêtre ❦ Des deus chevaus ❦ Li sohaiz desvez ❦ Pastourelles vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jean Bodel (ankaŭ Bodel Jehan, Bodiaus, Bordiaus) (naskiĝis ĉirkaŭ 1165 - mortis 1210) estis franca burĝa poeto (menestrelo) el Araso.
En 1205 li estis trafita de lepro kaj verkis belan poemon Li Congiées, en kiu li adiaŭas kun siaj amikoj. Konserviĝis ankaŭ lia dramo pri Sankta Nikolao (Jeu de Saint Nicolas), unu el la plej malnovaj dramoj en la franca lingvo, kies scenoj proksimiĝas al la moderna naturalismo. Li estas aŭtoro ankaŭ de pluraj kantoj (chansons de geste).
Necerta estas lia aŭtoreco de la poemo Saisnes, priskribanta militiron de Karolo la Granda kontraŭ saksojn (oni dubas precipe pro la humura nuanco), same dubindaj estas 4 pastoreloj kaj 8 fabloj.