Boris Kotzin
Boris Kotzin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1886 en Kaŭno |
Morto | 30-an de novembro 1957 (71-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto redaktoro ĵurnalisto tradukisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 6753 |
Boris KOTZIN (naskiĝis en 1887 en Kovno, mortis en 1958 en Moskvo[1]) estis hebrea soveta esperantisto, kaj ĵurnalisto-redaktoro, kaj nevo de L. L. Zamenhof.
Li estis esperantisto de 1902. Li kunlaboris en Lingvo Internacia kaj aliaj Esperanto-gazetoj, tradukis multajn verkojn de Anton Ĉeĥov, Maksim Gorkij k.a. De 1910 ĝis 1915 Kotzin estis redaktanto de La Ondo de Esperanto kaj verkis multajn recenzojn por ĝi. De 1911 ĝis 1913 li estis vicprezidanto de Moskva Societo Esperantista.
Kotzin verkis la plej kompletan kritikon kontraŭ Ido: Historio kaj teorio de Ido, 1913, kiu aperis ankaŭ en germana traduko en 1915. En 1920 Kotzin enkondukis Esperanton en Soveta Sindikato de Artistoj kaj en ties organo Rabis. Li estis membro de Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio de 1926 ĝis 1928.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Historio kaj teorio de Ido: Esperanto Kripligita. Eld Librejo Esperanta, Moskvo, 1913.
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Boris Kotzin en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Boris Kotzin en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)