Borken limiĝas norde kun la komunumo Südlohn, nordoriente al la komunumo Velen, sudoriente al la komunumo Heiden, sude al la komunumo Raesfeld, okcidente al la urbo Rhede, ĉiuj en la distrikto Borken kaj nordokcidente al la urbo Winterswijk, Provinco Gelderlando en Nederlando
Borken konsistas el la urbopartoj Borken, Borkenwirthe/Burlo, Gemen, Grütlohn, Gemenwirthe, Gemenkrückling, Hoxfeld, Hovesath, Marbeck, Rhedebrügge, Weseke kaj Westenborken.
Jam ĉ. 800 p.K. Karolo la Granda uzis la tiaman kortaron "Burg" aŭ "Burk" dum siaj vojaĝoj kiel kampadejo. La nomo ekestas el tiu ĉi tempo kaj evoluis trans Burke, Burken al Borken. En la jaro 1226Dietrich la 2-a de Isenburg (ankaŭ princepiskopoDietrich la 3-a de Monastero) per dokumento transdonis la urboprivilegion . Menciitas la urbofortikaĵo el muroj kaj turoj ununafoje en 1391. Ekde 1803 ĝis 1810 Borken apartenis al la princlando Salm, ekde 1810 al la franca imperio. En 1815 Borken iĝas prusa kaj venas al la provinco Vestfalio. Samtempe Borken iĝas administrejo de la novformita distrikto Borken. Inter 1880-1905 okazas la alligo al la fervojreto (1880 linio Wanne-Borken-Winterswijk, 1901 Empel-Bocholt-Borken kaj Borken-Burgsteinfurt, 1905 Borken-Coesfeld-Monastero). Fine de la Dua Mondmilito la malnova urbocentro estas plejparte detruita. Kadre de la komunuma novorganizado Borken enkomunumigis la urbon Gemen kaj pluaj komunumoj en la ĉirkaŭaĵo. Inter 1975 kaj 1978 oni sanigis kaj novkonsruis la sudan malnov-urbon. Je tio oni forrompis la lastajn postrestaĵojn de la historia prikonstruado, kiuj transdaŭrintis la Duan Mondmiliton. En la jaro 2001 Borken festis sian 775-jaran ekzistadon.