Borsosberény
Aspekto
Borsosberény | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario rural settlement (en) setlejo vd | |||
Blazono de Borsosberény | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2644 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 857 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 42 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 58′ N, 19° 7′ O (mapo)47.96666666666719.116666666667Koordinatoj: 47° 58′ N, 19° 7′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 20,26 km² (2 026 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Borsosberény [+] | |||
Borsosberény [borŝoŝberEnj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Rétság.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 20 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9751/19.1171
- Loĝantaro: 1040
- Poŝtkodo: 2644
- Telefonprefikso: 35
Situo
[redakti | redakti fonton]Borsosberény situas laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Krupina, fervojo Vác-Balassagyarmat preteriras. Rétság troviĝas 7, Slovakio 15, Balassagyarmat 18, Vác 27, Budapeŝto 65 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1393, sed najbare jam en 1274 menciiĝis vilaĝo Szomolya [somoja], nun apartenaĵo de Borsosberény. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tiam la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. La fervojo ekfunkciis en 1909.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka romkatolika paroĥa Preĝejo Marteno de Tours (Borsosberény) de 1730, pligrandigita en 1790, la turo estas 27 metrojn alta
- klasikisma nobeldomo de Tihanyi-Mocsáry [tihanji-moĉAri] de 1826, pligrandigita en 1888, nun infanĝardeno