Bosques estas urbo en la suda areo de Granda Bonaero, Argentino. Ĝi estas la dua plej grava urbo en la distrikto Florencio Varela en la provinco Bonaero, kaj situas en la nord-centra parto de la distrikto; je 30 km de Bonaero.
Multaj el ĝiaj stratoj estas nomitaj laŭ famaj argentinaj akademiuloj, kiel ekzemple "Arturo Capdevila", "Leopoldo Lugones", "José Hernández"; laŭ urboj en la provinco, kiel "Luján", "Lobos" aŭ "Tandil" kaj aliaj daŭre konservas la malnovan katastran sistemon per nombroj (numeritaj de 900 ĝis 1100).