Saltu al enhavo

Botanika ĝardeno de Gera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botanika ĝardeno de Gera
Botanischer Garten
Botanika ĝardeno
botanika ĝardeno [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
MunicipoGera
Koordinatoj50° 52′ 33″ N, 12° 5′ 16″ O (mapo)50.875812.0878Koordinatoj: 50° 52′ 33″ N, 12° 5′ 16″ O (mapo) [+]

Areo0,01 km² (1 ha)

Botanika ĝardeno de Gera (Turingio)
Botanika ĝardeno de Gera (Turingio)
DEC

Botanika ĝardeno de Gera (Germanio)
Botanika ĝardeno de Gera (Germanio)
DEC
Map
Botanika ĝardeno de Gera

Vikimedia Komunejo:  Botanischer Garten Gera [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Botanika ĝardeno de Gera (germane otanischer Garten) troviĝas en Gera (Germanujo) estante alirebla aŭ tra Schiller-strato aŭ tra Nicolai-strato. Ĝi rolludis i.a. dum la Landa ĝardenekspozicio en 2007.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La botanika ĝardeno evoluis el fondaĵo de la komercisto Walter Ferber (1830-95), kun surfaco de 0,7 hektaroj. Ĝi apartenas ekde 1947 al la Naturhistoria muzeo de Gera kiun oni piedirante atingas post 3 minutoj.

La ĝardeno botanika servas kiel kompletigilo de la pejzaĝekologia daŭra ekspozicio pri la regiono de Eosta Turingio prezentante la por la regiono tipan flaŭron.

En la ĝardenartiste farita komplekso kun arbaroj folia kaj konifera, kun duonseka gazono, kun rokaj kaj per ŝotro kovritaj areoj, kun lagetoj, kun rojo kaj humidaj herbejoj oni prezentas al la vizitantoj ĉ. 300 specojn de kreskaĵoj.

Sistema sekcio, interesaj arboj, spic- kaj kuracherboj kaj geologia informomuro de 1898 kompletige plenumas la sciemulon pri la ĝardenaj temoj.

Uzo didaktika

[redakti | redakti fonton]

La en la supra ĝardena parto troviĝanta, en 1864 starigita turodomo de Ferber restaŭritis inter 1990 kaj 1995 kaj servis nuntempe kiel verda lernejo por la Naturhistoria muzeo de Gera. La pli aparte prezentitaj plantaj ĉirkaŭaĵoj estas (kun originala germanlingva sekcidivido) Laubwald, Halbtrockenrasen, Fels- und Schotterflur, Sumpf- und Wasserpflanzen. krome ankaŭ ekzistas spicherbbedoj kaj geologia eksplikvando. Eblas implicite interagada ekkono de la eostturingia flaŭro.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Christel Russe: Museum für Naturkunde der Stadt Gera, Gera 2003
  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-6, p. 75

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Naturhistoria muzeo de Gera

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]