Saltu al enhavo

Boticas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boticas
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 750  (2011) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 7° 40′ U (mapo)41.683333333333-7.6666666666667 [+]
Alto 501 m [+]
Areo 321,96 km² (32 196 ha) [+]
Boticas (Portugalio)
Boticas (Portugalio)
DEC
Situo de Boticas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boticas [+]
vdr

Boticas estas portugala urbo en la nordo de la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Alto Tâmega, kun ĉirkaŭ 1 540 loĝantoj (2021).

Estas sidejo de municipo Boticas de 321,96 km² de areo kaj 5 000 loĝantoj (en 2021), subdividite en dek submunicipoj. La municipo limas norde kaj okcidente kun la municipo Montalegre, oriente kun Chaves, sudoriente kun Vila Pouca de Aguiar, sude kun Ribeira de Pena kaj sudokcidente kun Cabeceiras de Basto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Santa Maria (Covas do Barroso).

La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj. Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala. Boticas estis urbeto de romianoj kiuj tie konstruis la urbeton Batocas, rilate al minoj kaj famaj Termoj de Carvalhelhos, kiuj ŝajne havis miraklajn akvojn.

Poste kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.

La loĝantaro de Boticas atingis pinton de pli ol 14 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 5 000, tio estas, oni perdis preskaŭ du trionojn. Gravaj enspezofontoj estas kaŝtanoj, fungoj kaj brutobredado de kaproj.

Administracia ento[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de la municipo Boticas (el 2013).

La municipo Boticas havas la jenajn fregeziojn:

  • Alturas do Barroso e Cerdedo
  • Ardãos e Bobadela
  • Beça
  • Boticas e Granja
  • Codessoso, Curros e Fiães do Tâmega
  • Covas do Barroso
  • Dornelas
  • Pinho
  • Sapiãos
  • Vilar e Viveiro

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de Atilhó aŭ de Santa Margarida kaj Romanika Kapelo de Sapiãos,
  • Kastrumoj de Carvalhelhos aŭ Castelo dos Mouros, de Lesenho aŭ Outeiro Lesenho, de Giestosa aŭ Castro do Souto da Lama, kaj de Cabeço
  • Ponto super la rivero Beça
  • Krucmonumento de Covas do Barroso
  • Preĝejoj de Santa Maria (Covas do Barroso), romanikaj preĝejoj de Beça kaj de Covas do Barroso, kaj gotika preĝejo de Lampiões
  • Pilorio de Dornelas
  • Minkomplekso de supra valo de la rivero Terva
  • Centro de Artes Nadir Afonso
  • Galega militisto, trovita en São Salvador de Viveiro, kun kopio antaŭ la urbodomo de Boticas
  • Akvomuelejoj
  • Homformaj tomboj en Sapiãos

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Boticas en la portugala Vikipedio.