Boualem Sansal
Boualem Sansal aŭ Bualem Sansal (n. la 15-an de oktobro 1949 en Alĝero) estas alĝeria verkisto. En 2012, oni atribuis al li la Premion Prix du Roman Arabe, sed la premimono estis retirita pro la vizito de Sansal al Israelo por paroli en la Festivalo de Verkistoj de Jerusalemo.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Trejinita kiel inĝeniero kun doktoriĝo en ekonomiko, li ekverkis romanojn je aĝo de 50 post retiriĝi el posteno de altranga funkciulo de la Alĝeria registaro. La murdo de la ŝtatestro Mohamed Boudiaf en 1992 kaj la starigo de la Islama fundamentismo en Alĝerio inspiris lin verki pri sia lando.[2] Sansal pluloĝas kun sia edzino kaj du filinoj en Alĝerio spite la polemikon kiun liaj libroj vekis en lia hejmlando.[3] En 2007 en la Internacia Festivalo de Literaturo en Berlino, li estis enkondukita kiel verkisto "ekzilita en sia propra lando." Li plendas ke Alĝerio estas iĝante bastiono de islamisma ekstremismo kaj la lando estas perdanta siajn intelektajn kaj moralajn pilierojn.[4] En novembro 2024, Boualem Sansal estis arestita en Alĝero fare de la polico. Li estis precipe akuzita je "subfosado de nacia unueco", krimprocesoj ankaŭ estis malfermitaj kontraŭ Boualem Sansal.[5]
Literatura kariero
[redakti | redakti fonton]La romano de Sansal nome Le village de l'Allemand ou le journal des frères Schiller estas la historio de du alĝeriaj fratoj kiuj fosas en la pasinto kaj malkovras ke iliaj patroj estis naziisma oficiroj kiuj fuĝis al Alĝerio post la milito. La libro esploras la fajnan linion inter islama fundamentismo kaj naziismo.[4] Le Village de l'allemand (la vilaĝo de la germano) estis la unua el la romanoj de Sansal kiu estis tradukita en la anglan, kaj estis publikigita en Usono kiel The German Mujahid kaj en Britio kiel An Unfinished Business.
Ekde la publikigo de Poste restante: Alger. Lettre de colère et d'espoir à mes compatriotes en 2006, la libroj de Sansal estis malpermesitaj en Alĝerio.[4]
Publikigita verko
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- 1999: Le Serment des barbares, Gallimard. Prix du Premier Roman 1999. Prix Tropiques, AFD, 1999
- 2000: L'Enfant fou de l'arbre creux, Gallimard. Prix Michel Dard
- 2003: Dis-moi le paradis, Gallimard
- 2005: Harraga, Gallimard.
- 2008: Le village de l'Allemand ou le journal des frères Schiller, Gallimard. Grand Prix RTL-Lire 2008, Grand prix de la francophonie de la Académie française 2008 -Prix Nessim Habif-
- 2011: Rue Darwin, Gallimard
- 2015: 2084: La fin du monde, Gallimard. Grand Prix du roman de l'Académie française
Noveloj
[redakti | redakti fonton]- 2001: La voix, Gallimard-Le Monde
- 2005: La vérité est dans nos amours perdues, in "Des nouvelles d'Algérie", ed Métailié
- 2004: La Femme sans nom. Littera et l’Aube.
- 2005: Homme simple cherche évènement heureux, Le Monde.
- 2005: Tous les bonheurs ne valent pas le déplacement, Magazine des Beaux Arts.
- 2006: La Terrible nouvelle. Le Monde.
Eseoj
[redakti | redakti fonton]- 2006: Poste restante: Alger, lettre de colère et d'espoir à mes compatriotes, Gallimard
- 2007: Petit éloge de la mémoire, Gallimard
- 2021: Lettre d’amitié, de respect et de mise en garde aux peuples et aux nations de la terre
Teknika literaturo
[redakti | redakti fonton]1986: La Combustion dans les turboréacteurs, OPU, Alger. 1989: La Mesure de la productivité, OPU, Alger
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fiske, Gavriel (2012-06-30). "Award-winning Algerian author denied cash prize for visiting Israel". The Times of Israel. [1] Alirita en 2013-05-29.
- ↑ Bay Area Francophile List This Week!
- ↑ Bay Area Francophile List This Week! [2] Alirita la 29an de Decembro 2016.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Standing fast, de Avirama Golan, Haaretz
- ↑ artikolo Arrestation à Alger de l’écrivain franco-algérien Boualem Sansal en la retejo rfi.fr je 2024-11-21
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo de 5a de Oktobro, 2012 [3]
- Intervjuo kun Boualem Sansal: "There Are Parallels between Islamism and National Socialism" Arkivigite je 2009-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- German Peace Prize for Boualem Sansal: A Good, Cowardly Choice Arkivigite je 2012-03-24 per la retarkivo Wayback Machine