Vuisternens-en-Ogoz
Vuisternens-en-Ogoz | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Vuisternens-en-Ogoz | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 42′ 28″ N 7° 3′ 10″ O / 46.70778 °N, 7.05278 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 28″ N 7° 3′ 10″ O / 46.70778 °N, 7.05278 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 845 |
Areo | 6,19 km² |
Alteco | 800 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1696 |
Komunumkodo | 2231 |
![]() | |
Mapo de Vuisternens-en-Ogoz | |
Vuisternens-en-Ogoz estas urbo kaj komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 845 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vuisternens-en-Ogoz situas en la Friburga Mezlando, proksimume 13 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vuisternens, Le Mystère kaj Bouleires.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,19 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 64,5% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Vuisternens-en-Ogoz limas en nordoriento al Farvagny, en sudoriento kaj sudo al Pont-en-Ogoz, kaj en okcidento al Le Glèbe.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo 1320 de Farvagny al Villorsonnens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 4 kilometrojn nordoriente de la komunumo en Rossens. Per la buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Bulle kaj de Romont al Vuisternens-en-Ogoz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum mezepoko Vuisternens-en-Orgoz apartenis al la Senjorujo Pont, kiu en la jaro 1483 fariĝis havaĵo de Friburgo kaj parto de la Voktejo Pont-Farvagny. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Romont, poste ĝis 1848 al la distrikto Farvagny, kaj tiam surbaze de la nova kantona konstitucio fariĝis parto de la distrikto Sarino.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Vuisternens
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vuisternens-en-Ogoz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo Sankta Johano Baptisto en Vuisternens-en-Ogoz
-
Orgeno de la preĝejo Sankta Johano Baptisto
-
Interno de la preĝejo
-
Predikejo kun pentritaj vitroj
|