Bovokulo
Aspekto


Bovokulo (france Œil-de-bœuf) en arĥitekturo, estas malgranda ovala aŭ ronda fenestro aŭ luko.
La tipaj rondaj aŭ ovalaj fenestroj de la 16-jarcenta arĥitekturo estas nomataj bovokuloj. La rondaj malfermaĵoj uzataj kiel lukoj en mansardaj tegmentoj, karakterizaj de la franca klasika arkitekturo de la 17-a jarcento, estas ankaŭ nomataj per tiu termino.