Bréhat
Insulo Bréhat | ||
Enez Vriad bretone | ||
insulo | ||
insulo | ||
---|---|---|
Regno | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Komunumo | Île-de-Bréhat | |
Insularo | Insularo de Bréhat | |
Akvejo | Manika Markolo (Atlantiko) | |
Situo | Insulo Bréhat | |
- koordinatoj | 48° 51′ 04″ N 02° 59′ 52″ U / 48.85111 °N, 2.99778 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 35 (Crec'h Simon) m s. m. | |
Areo | 2,90 km² (290 ha) | |
Loĝantaro | ||
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Vikimedia Komunejo: Île-de-Bréhat | ||
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo de la komunumo "Île-de-Bréhat" | ||
La insulo Bréhat [bʁea] (bretonlingve Enez Vriad) situas en la insularo de Bréhat, el kiu ĝi estas la ĉefa insulo kaj la plej granda parto de la komunumo Île-de-Bréhat (pli ol 90 % el ĉi tiu).
Kun surfaco je 290 ha, longa je 3,5 km kaj larĝa je 1,5 km maksimume[1], Bréhat vere konsistas dum alta tajdo el du insuloj (la suda insulo kaj la norda insulo), apartigitaj per la golfeto de Corderie, sed kunigitaj en la 18-a jc, per ŝoseponto (aŭ ponto ar Prat tio estas « Ponto de la Herbejo », ankaŭ nomata « ŝoseponto Vauban »)[2].
La kulmina punkto de la insulo (kaj de la insularo) konsistas el roka monteto, Chrec'h Simon, alta je 35 metroj, situanta en la suda parto de la suda insulo.
La loĝantaro de la komunumo vivas precipe sur la insulo. Estis 444 loĝantoj en 2008[3], el kiuj plej multaj ariĝas ĉirkaŭ la centro situanta en la orienta parto de la suda insulo.
La du insuloj distingiĝas per sia klimato kaj vetero :
- la suda insulo, kun pli dolĉa klimato ol sia najbaro, favoris tre grandan diversecon de floroj kaj plantoj, kiu gajnigis al la tuto la kromnomon « florinsulo ».
Nu, tie kreskas mimozoj, figarboj, eŭkaliptoj, ceanotoj, ekiumoj, agapantoj aŭ hidrangeoj. - la norda insulo, viŝata per fortaj kaj salaj ventoj, kiuj malhelpas la kreskadon de plantoj, kreskigis sekan pejzaĝon el erikejoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Prezento de la insularo sur la retpaĝo de la komunumo. Arkivita el la originalo je 2013-05-25. Alirita 2013-09-13 .
- ↑ Prezento de la ŝoseponto Vauban. Arkivita el la originalo je 2014-05-08. Alirita 2013-09-13 .
- ↑ Leĝaj loĝantaroj en 2008 de la komunumo Île-de-Bréhat sur la retpaĝo de INSEE