Brano
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/90/WheatBran.jpg/200px-WheatBran.jpg)
Brano (el la angla: bran) estas la muelita grenŝelo, kromprodukto de la muelado. Ĝi estas grava nutraĵo, uzata ĉefe por bestoj, riĉa je albumino kaj amelo.
Enhavo[redakti | redakti fonton]
La brano entenas:
- ĝermo- kaj ŝelopartojn de la grenosemo
- aleuronotavolon (proteino), el kristalstrukturaj albuminkorpetoj
- farunon, algluiĝantan al la supre menciitaj.