Brazila Konstitucio de 1988
Constituição da República Federativa do Brasil | |||||
---|---|---|---|---|---|
konstitucio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | 1987-88 Constituent Assembly | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | brazilportugala lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 5-a de oktobro 1988 | ||||
| |||||
La brazila konstitucio de 1988 estas la baza teksto, kiu determinas la rajtojn kaj devojn de civitanoj kaj politikaj institucioj de Brazilo. Ĝi estis verkita dum la procezo de redemokratiigo en la lando, post la fino de la militreĝimo (1964-1985), kaj tial ĝi estas konata kiel Constituição Cidadã (civitana konstitucio). Ĝi estis la rezulto de vasta debato kiu daŭris pli ol jaron kaj simbolis la komencon de la tiel nomata Nova República (nova respubliko).
La fina teksto de la konstitucio estis aprobita de Ulysses Guimarães, prezidanto de la konstitucifara asembleo, kaj proklamita la 5-an de oktobro 1988. Ĝi enhavas 250 artikolojn kaj estas la plej granda konstitucio ellaborita en la brazila historio.
La teksto produktita de la debato okazigita de la konstitucifara asembleo estis konsiderata sufiĉe progresinta pri aferoj, kiuj ampleksas la rajtojn de civitanoj kaj malplimultoj ekzistantaj en la lando. Tio estis la rezulto de vasta socia mobilizado, kiu aktive partoprenis en la procezo de redaktado de la konstitucio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Konstitucio
- Brazila Konstitucio de 1824
- Brazila Konstitucio de 1891
- Brazila Konstitucio de 1934
- Brazila Konstitucio de 1937
- Brazila Konstitucio de 1946
- Brazila Konstitucio de 1967
- Brazila Konstitucio de 1969
- Municipa organiza leĝo (Brazilo)