Bregje Hofstede
Aspekto
Bregje Hofstede | |
---|---|
Bregje Hofstede en 2018 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1987 (37-jaraĝa) en Ede |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Belgio |
Alma mater | Universitato Utrecht - bildartohistorio, franca lingvo |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto arthistoriisto verkisto kolumnisto romanisto |
Verkoj | Drift |
TTT | |
Retejo | http://bregjehofstede.nl |
Bregje Hofstede (1988?) estas nederlanda ĵurnalistino, kolumnistino kaj verkistino.
Hofstede studis arthistorion kaj la francan lingvon en Utreĥto, Parizo kaj Berlino. Ŝi verkas por diversaj gazetoj kaj literaturaj magazenoj en kaj estas korespondistino Nieuw Feminisme (Nova feminismo) ĉe interreta ĵurnalistika platformo "De Correspondent" (La korespondisto).
Ŝia debutromano De hemel boven Parijs (La ĉielo super Parizo) estas tradukita en la germana kaj dana lingvoj. Ĝi nomumiĝis por inter aliaj "Libris Literatuur Premio", la "Anton Wachterpremio" kaj de "Gouden Boekenuil" (Ora libroaglo).
Hofstede estas membro de la feminista agadogrupo De Bovengrondse (La supertera).[1]
Eldonaĵoj
[redakti | redakti fonton]- De hemel boven Parijs, 2014, Cossee, ISBN 9789059367418 (romano)
- De herontdekking van het lichaam: over de burn-out (La remalkovro de la korpo: pri la Elbrula sindromo) 2016, Cossee, ISBN 9789059366947 (esearo)
- Drift (Kolero) 2018, "Das Mag"[2]