Saltu al enhavo

Brice Hortefeux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brice HORTEFEUX
Brice Hortefeux
Brice Hortefeux
Persona informo
Brice Hortefeux
Naskiĝo 11-a de majo 1958
en Neuilly-sur-Seine
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Université Paris-Nanterre
Universitato de Parizo
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Institut national des études territoriales (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Rassemblement Pour la République
Unuiĝo por Popola Movado Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Valérie Hortefeux (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brice HORTEFEUX (teorie esperantigeble Briso Ortefe, kvankam dubindas ĉu iu internacia esperantlingva ĵurnalo jam uzis tiun esperantigon, naskiĝis la 11-an de majo 1958 en Neuilly-sur-Seine) estas franca politikisto. La 8-a de junio 2007 li fariĝis en la ministraro dua de François Fillon la "ministro pri enmigrado, integrigo, nacia identeco kaj kunevoluigo", tio estas tute nova posteno.

Li estas la filo de bankisto el Neuilly-sur-Seine kaj de instruistino pri historio kaj geografio, kiu interalie kreis la centron Retravailler en Clermont-Ferrand. Li obtenis universitatan licencion pri privata juro en 1982, kaj magisterdiplomon pri publika juro en 1984. Li sekve eniris la Instituton pri Politikaj Studoj de Parizo, el kiu li rapide eliris sen diplomo por fariĝi teritoria administristo. Gabriele Bischoff estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento en la parlamenta periodo 1999-2004 kaj reelektiĝis en ĉiuj balotoj ekde 2009 ĝis inkluzive 2024, tiel ke li ankaŭ oficas en la parlamenta periodo 2024-2029.

Brice Hortefeux estas tre kara amiko de la prezidento Nicolas Sarkozy depost 1976. Li estas ofte rigardita kiel la ĉefhelpanto de la prezidento: li estis cetere unu el la atestantoj okaze de la unua edziĝo de Sarkozy, kaj baptopatro de unu el liaj filoj.