Saltu al enhavo

Bridogruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bridogruo
Paradizgruo
Paradizgruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Grus
Specio: G. carunculata
Grus carunculata
Gmelin, 1789
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bridogruo (Grus carunculata) estas granda, minacata specio de gruo troviĝanta en malsekejoj kaj herbejoj de orienta kaj suda Afriko, loĝanta el Etiopio ĝis Suda Afriko. Kelkaj fakuloj konsideras ĝin la nura membro de genro Bugeranus.[1]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La unuan formalan priskribon de la Bridogruo faris la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en 1789 laŭ la duobla nomo Ardea carunculata.[2][3] Gmelin bazis sian priskribon sur la "wattled heron" (Bridardeo) kiu estis priskribita kaj bildigita de la angla ornitologo John Latham en 1785.[4] La specia epiteto devenas el la Latina caruncula kun la signifo "karnopeceto".[5]

La Bridogruo estis iam metita en sian propran genron Bugeranus. Studo pri molekula filogenetiko publikigita en 2010 trovis, ke la genro Grus ene de la grua familio ne estis monofiletika kaj ke la Bridogruo estas frata specio al klado enhavanta la Paradizgruon kaj la Fraŭlingruon.[6] En la rezultanta reorganizado de la genroj, la Bridogruo estis movita al la genro Grus.[7] Kelkaj taksonomoj retenas la Bridogruon ene de Bugeranus.[8] La Bridogruo estas monotipa: ne estas agnoskitaj subspecioj.[7]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Ĉe Franklin Park Zoo, Masaĉuseco, Usono. Detalo de bridoj.

Estante pli ol 175 cm, ĝi estas la afrika gruo plej alta, kaj la dua je ĝenerala nivelo, post la Ruĝkola gruo (Antigone antigone), kiu estas la plej alta fluganta birdo. Ĝi havas enverguron de ĉirkaŭ 270 cm. La pezo de inoj gamas inter 6.4 kaj 7.9 kg, dum ĉe maskloj, ĝi estas inter 7.5 kaj 9 kg.

La dorso kaj flugiloj estas cindrogrizaj. La kapoverto el la okuloj estas pli malhela, nome ardezgriza; la cetero de la kapo, gorĝo, kolo kaj brusto estas blankaj. La haŭto inter la okulo kaj la beko tute senpluma, estas karmezinruĝa, kaj tie videblas verukoj kiuj nomas la specion. La longaj bekoj estas blankecaj, dum la longaj kruroj kaj fingroj estas malhelgrizaj.

Maskloj kaj inoj estas praktike nedistingeblaj, kvankam ĝenerale maskloj estas pli grandaj. Junuloj estas pli sablokoloraj, ne havas senpluman areon vizaĝe kaj apenaŭ videblas la plumpendaĵoj de plenkreskuloj.[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2018). "Bugeranus carunculatus". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2018: e.T22692129A129880815. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22692129A129880815.en. Alirita la 20an de Februaro 2022.
  2. (1934) Check-list of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  3. Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Georg. Emanuel. Beer.
  4. Latham, John. (1785) A General Synopsis of Birds 3 Part 1. Printed for Benj. White.
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. (2010) “Mitochondrial genome sequences and the phylogeny of cranes (Gruiformes: Gruidae)”, Auk 127 (2), p. 440–452. doi:10.1525/auk.2009.09045. 85412892. 
  7. 7,0 7,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 26a de Junio 2019 .
  8. Wattled Crane (Bugeranus carunculatus). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Alirita 3a de Julio 2017 .
  9. Johnsgard, P.A. (1983). Cranes of the World. Bloomington: Indiana University Press. I: 29. ISBN 0253112559.