El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brigitte Zypries estas germana politikistino. Ŝi naskiĝis la 16-an de novembro 1955 (nun 1955-11-16) en Kaselo, do nun estas 69-jara. Inter oktobro 2002 kaj novembro 2005, en registaro de socialdemokratoj kaj verduloj gvide de Gerhard Schröder, kaj duafoje inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 en registaro gvide de Angela Merkel, ŝi estis federacia ministrino pri justico de Germanio, dum la dua periodo en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Ŝi reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. En la parlamento ŝi kiel rekte elektita parlamentano reprezentas la balotodistrikton Darmstadt. Ekde novembro 2009 ŝi estas la gvida jura konsilistino de sia partio.