Brita Esperanto-Asocio
Aspekto
Brita Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo | ||
Komenco | 1904 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Brita Esperanto-Asocio, antaŭ la Dua Mondmilito ofte ankaŭ nomita Brita Esperantista Asocio,[1] estas asocio por subteno de Esperanto en Britio, fondita en 1904. La organizaĵo aliĝis al UEA en 1933.
En 1976 fondiĝis Esperanto-Asocio de Britio kiel registrita bonfara asocio surbaze de Brita Esperanto-Asocio.
En la fruaj 1970-aj jaroj Brita Esperanto-Asocio alstrebis signife influi la publikan opinion interalie gajninte apogon por Esperanto en la brita parlamento kie fondiĝis Parlamenta Esperanto-Grupo el ĉiuj politikaj partioj kiu fariĝis la plej granda parlamenta grupo, inkluzive de la partio de la tiama ĉefministro Harold Wilson[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La formo Brita Esperantista Asocio jen ekzemple estas uzita en recenzo pri publikigaĵo de la asocio en la revuo Esperanto de 1922, paĝo 63.
- ↑ (eo) Ian Fantom, Vizaĝlibre, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 2327 (12-2021)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informeroj pri la komenco de la Brita Esperanto-Asocio, el The Esperantist, [1], [2] angle