Saltu al enhavo

Brita Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Brita Kongreso estas la ĉefa jarkunveno de Esperanto-parolantoj en Britio. Ĝi estas organizita de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj kutime okazas dum kelkaj tagoj, en diversaj urboj tra la lando. La kongreso provizas ŝancon por esperantistoj renkontiĝi, partopreni prelegojn, laborgrupojn, kaj sociajn eventojn, tiel plifortigante la komunumon kaj subtenante la uzon de Esperanto.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj BK-oj

[redakti | redakti fonton]
Numero Jaro Urbo
1 1908 Edinburgh
2 1909 Leeds
3 1910 Cheltenham
4 1911 Southport
5 1912 Portrush d
6 1913 Eastbourne
7 1914 Sheffield
8 1915 Bath
9 1916 York
10 1919 Liverpool
11 1920 Birmingham
12 1921 Harrogate
13 1922 London
14 1923 Bournemouth
15 1924 Chester
16 1925 Leamington Spa
17 1926 Huddersfield
18 1927 Cheltenham
19 1928 Newcastle upon Tyne
20 1929 Canterbury
21 1930 Nottingham
22 1931 Birmingham
23 1932 Southport
24 1933 Oxford
25 1934 Hastings
26 1935 Southend-on-Sea
27 1936 Swanwick
28 1937 Hoddesdon d, Granda Londono
29 1938 Shandon d ĉe la golfeto Gare Loch d
30 1939 Weston-super-Mare
31 1940 Birmingham
32 1947 Birmingham
33 1948 Southport
34 1950 Nottingham
35 1951 Ipswich
36 1952 Newcastle upon Tyne
37 1953 Bournemouth
38 1954 Manchester
39 1955 Swanwick
40 1956 Swanwick
41 1957 Weston-super-Mare
42 1958 Edinburgh
43 1959 London
44 1960 Harrogate
45 1961 Bournemouth
46 1962 Southport
47 1963 Hastings
48 1964 Bridlington, Jorkŝiro d, ankaŭ en 1988
49 1965 Stoke-on-Trent
50 1966 Norwich
51 1967 Glasgow
52 1968 Manchester
53 1969 Dublin
54 1970 Harrogate
55 1971 Weston-super-Mare
56 1972 Brighton
57 1973 Felixstowe
58 1974 Sheffield
59 1975 Leamington Spa
60 1976 Chester
61 1977 Hastings
62 1978 Morecambe, Lankaŝiro d, ankaŭ en 1991
63 1979 Cheltenham
64 1980 Edinburgh
65 1981 Harrogate
66 1982 Southampton
67 1983 Manchester
68 1984 Weston-super-Mare
69 1985 Llandudno, evidente en Kimrio d, ree en 2010
70 1986 Loughborough
71 1987 Abergavenny, Monmouthshire d, ree en 2010
72 1988 Bridlington, Jorkŝiro d, ankaŭ en 1964
73 1989 Stoke-on-Trent
74 1990 Oxford
75 1991 Morecambe, Lankaŝiro d, jamen 1978
76 1992 Sheffield
77 1993 Hamilton, angla-skota kongreso
78 1994 Richmond upon Thames
79 1995 York
80 1996 Saffron Walden d
81 1997 Hastings
82 1998 Chester
83 1999 Newport
84 2002 Stoke-on-Trent
85 2003 Glasgow, angla-skota kongreso
86 2004 Felixstowe
87 2006 Scarborough
88 2007 Letchworth
89 2008 Southport
90 2009 Salisbury
91 2010 Llandudno, Kimrio d, jam en 1985
92 2011 Eastbourne
93 2012 Edinburgh
94 2013 Ramsgate
95 2014 Sheffield
96 2015 Brighton
97 2016 Liverpool
98 2017 Edinburgo, angla-skota kongreso
99 2018 Aberystwyth, ankaŭ kelta kongreso
100 2019 Dovro, angla-franca kongreso
101 2020 Lestero (Leicester, nuligita pro KOVIM-19)
102 2022 Conwy, Kimrio d
103 2023 Kembriĝo
104 2024 Oksfordo


Kongreso anoncita por Blackpool en 1917, kaj numerita 10a, ne okazis.

En 1949 ne okazis Brita Kongreso pro okazigo de Universala Kongreso en Bournemouth, kaj simile en 2021 pro la planita Universala Kongreso en Belfasto, kiu estis nuligita pro KOVIM-19.

En pluraj jaroj okazis sennumera Jarkunveno kun aŭ sen aneksitaj eventoj. Tiuj estas:
1917, 1918 - Londono
1941 - Oksfordo
1942 - Birmingham
1943 - Southport
1944, 1945 - Birmingham
1946 - Bristol
1949 - Hoddesdon d en Granda Londono
2000 - Appleby-in-Westmorland d en Kumbrio
2001 - Londono

La "79a Kongreso" (1995), kvankam numerita, estis formale nur Jarkunveno. La 77a (1993) kaj 85a (2003) estis samtempe 88a, resp. 98a, Skotaj Kongresoj de Esperanto. Same la Edinburga kongreso (2012) estis "Kunkongreso" de la brita kaj skota asocioj. La kongreso en Aberystwyth (2018) estis samtempe Kelta kongreso de Esperanto organizata kunlabore kun kimraj, skotaj kaj bretonaj esperantistoj. La kongreso en Dovro (2019) estis "Kunkongreso" de la brita kaj la franca asocioj.

Kongreso anoncita por Lestero en 2020, kaj numerita 101a, ne okazis pro pandemio.