Brita Medicina Asocio
Brita Medicina Asocio | ||
---|---|---|
organizaĵo profesia ordeno sindikato medicina asocio | ||
Komenco | 1832 vd | |
Geografia situo | 51° 31′ 33″ N, 0° 7′ 43″ U (mapo)51.525724-0.12857500000001Koordinatoj: 51° 31′ 33″ N, 0° 7′ 43″ U (mapo) | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Londono | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Brita Medicina Asocio aŭ Brita Asocio de Medicinistoj (angle British Medical Association, akronime BMA) estas brita profesia organizaĵo, nacia sindikato kaj eldonisto de la British Medical Journal [1][2][3].
Laŭ siaj propraj informoj, la asocio havas pli ol 145 000 membrojn. La ĉefsidejo de la organizaĵo situis en Londono ĉe BMA House ekde la 1870-aj jaroj [4].
Historio
[redakti | redakti fonton]La organizaĵo estis fondita la 19-an de julio 1832 fare de Sir Charles Hastings en Worcester Hospital. La celo de la asocio estu kunigi kuracistojn kaj science kaj persone. La unuiĝo komence funkciis sub la nomo Provincial Medical and Surgical Association (PMSA) ĝis 1856. Dek jarojn post ĝia fondo, la asocio komencis eldoni semajnan revuon, kiu ekde 1857 estis nomita la British Medical Journal. La organizaĵo estis instrumenta en formulado de la Brita Medicina Leĝo (1858), kiu fiksas la kvalifikojn necesajn por praktiki medicinon. La BMA devus daŭri influi leĝaron rilatigantan al medicinaj aferoj en la UK. Dum la Unua Mondmilito, la BMA ricevis la taskon de organizado de armea kaj civila medicina prizorgo. Pli lastatempe, la organizaĵo, kiu ankaŭ estis agnoskita kiel sindikato ekde 1971, okupiĝis ĉefe pri salajraj intertraktadoj kaj la integriĝo de Eŭropunia leĝaro en la britan sansistemon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ HCSA union wins collective bargaining rights for NHS doctors (4 January 2017). Alirita 14 October 2020 .
- ↑ Medicine and Labour Chapter 14 The British Medical Association as a Trade Union (19 October 1987). Arkivita el la originalo je 19 October 2020. Alirita 14 October 2020 .
- ↑ Trade unions: the current list and schedule (14 July 2020). Arkivita el la originalo je 17 October 2020. Alirita 14 October 2020 .
- ↑ (2007) “A long way from Worcester”, British Medical Journal 335 (7610), p. 72–73. doi:10.1136/bmj.39269.717454.59.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Elizabeth Garrett Anderson, la unua virino kiu fariĝis membro en 1873. Sed poste la BMA decidis ne plu akcepti virinajn membrojn, kaj ŝi estis la ununura ina membro dum 19 jaroj.