Brixton
Brixton | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
kvartalo de Londono ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | SE5 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 78 536 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 27′ N, 0° 7′ U (mapo)51.4575-0.11750000000001Koordinatoj: 51° 27′ N, 0° 7′ U (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Brixton estas kvartalo en suda Londono, kiu estas parto de la urbodistrikto Lambeth. Ĝi estas konata kiel kvartalo kun multe da enmigrintoj – la unuaj enmigrintoj venis de Jamajko kaj aliaj landoj en la Kariba Maro kaj forta kariba influo restas, sed nuntempe la kvartalo estas hejmo por enmigrintoj el diversaj landoj.
La 18-an de aprilo 1981 okazis serioza tumulto (angle: Brixton Riots) kaj grandaj bataloj inter la polico kaj enloĝantoj.
Poste la registaro starigis oficialan esploron pri la afero sub la gvidadado de la juĝisto Lordo Scarman.
La raporto forte influis la labormetodojn de la polico en Londono kaj aliaj urbegoj.
Esperanto en Brixton
[redakti | redakti fonton]La la kvartalo interalie naskiĝis kaj movadis Herbert Moy Thomas (1863-1950), kiu esperantistiĝis en 1908, sed jam en 1903 doktoro T. Preston Lewis el Brixton (en la adreso 46, Brixton iom sude de la kvartala centro) listigis sin en la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”[1].