Bronisław Trentowski
Bronisław Trentowski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Bronisław Trentowski | |||||
Naskiĝo | 21-an de januaro 1808 en Opole | ||||
Morto | 16-an de junio 1869 (61-jaraĝa) en Freiburg | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando Rusia Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo publikigisto pedagogo vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bronisław Ferdynand Trentowski (naskiĝis la 21-an de januaro 1808 en vilaĝo Opole, distrikto Chełm, mortis la 16-an de junio 1869 en Freiburg) – unu el la plej eminentaj polaj filozofoj kaj pedagogoj de la 19-a jarcento, mesianisto, framasono.
Edukito de Piarista Ordeno en Łuków. Post malvenko de la novembra ribelo, kiun li partoprenis, elmigris al Germanio. Tie aperis unu el liaj plej gravaj vivoverkoj titolita Chowanna, subtitole: La sistemo de nacia pedagogio kiel scipovo de edukado, instruado kaj klerigo, aŭ unuvorte klerigado de nia junularo. La unua eldono de ĉi tiu duvoluma verko aperis en 1842. Kiel la unua aŭtoro en la pola lingvo en sia libro Rilato de filozofio al kibernetiko, aŭ la arto regi nacion de 1843, li uzis la terminon "kibernetiko". En la jaroj 1847-1848 prilaboris la verkon Slava kredo, aŭ etiko vartanta la universon, kie pruvadis, ke la slavaj dioj estas formo de la sama dio, kiun adoras kristanoj.
Omaĝe al li oni nomis stratojn en kvartaloj de Bydgoszcz, Vroclavo, Varsovio kaj ankaŭ en Świnoujście kaj Przemyśl.
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Chowanna, czyli system pedagogiki narodowej jako umiejętności wychowania, nauki i oświaty, słowem wykształcenia naszej młodzieży (Ĥovanna aŭ sistemo de la nacia pedagogiko kiel la scipovo de eduko, instruo kaj klerigo, alivorte de la edukiteco de nia junularo) , 1842
- Stosunek filozofii do cybernetyki, czyli sztuki rządzenia narodem (Rilato de filozofio al kibernetiko, t.e. arto de naciregado), 1843
- Myślini, czyli Całokształt logiki narodowej, 1844
- Wizerunki duszy narodowej z końca ostatniego stulecia (Bildoj de la nacia animo fine de la lasta jarcento), 1847
- Wiara słowiańska, czyli etyka piastująca wszechświat (Slava kredo aŭ etiko vartanta la universon), 1847/1848
- Die Freimaurerei in ihrem Wesen und Unwesen, 1873
- Panteon wiedzy ludzkiéj lub Pantologia, encyklopedya wszech nauk i umiejętności, propedeutyka powszechna i wielki system filozofii (Panteono de la homa scio aŭ Pantologio, enciklopedio de ĉiaj sciencoj kaj scipovoj), 1873
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Andrzej Nowicki, Bronisław Trentowski (1808-1869) w niemieckich tygodnikach masońskich z lat 1862-1865, www.wolnomularstwo.pl, dostęp od dn. 25 III 2007 r. Andrzej Nowicki, Bronisław Trentowski (1808-1869) en la germanaj framasonaj semajnrevuoj el la jaroj 1862-1865), www.wolnomularstwo.pl
- A. Nowicki, Die Freimaurerei. O książce B. Trentowskiego, www.wolnomularstwo.pl, dostęp od dn. 14 X 2005 r. A. Nowicki, Die Freimaurerei. Pri la libro de B. Trentowski
- Towarzystwo Pedagogiki Filozoficznej im. Bronisława F. Trentowskiego Societo de Filozofia Pedagogio je la nomo al Bronisław F. Trentowski
- [1] Bronisław Ferdynand Trentowski