Bronzosturno
Bronzosturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bronzosturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis panayensis (Scopoli, 1783) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bronzosturno (Aplonis panayensis) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas indiĝena de Bangladeŝo, Brunejo, Barato, Indonezio, Malajzio, Birmo, Filipinoj, Singapuro kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj manglejoj. Ankaŭ granda nombro de individuoj de tiu specio loĝas en urboj, kie ili rifuĝiĝas en abandonitaj konstruaĵoj kaj arboj. Ili ofte moviĝas en grandaj grupoj kaj estas konsiderataj unu el la plej bruantaj birdospecioj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Kiel ĉe similaj specioj de la sama genro, ankaŭ tiu sturno estas nigreca kun tre metalecaj briloj, kio nomigas la specion, ĉefe verdecaj en kapo, subaj partoj kaj ĝenerale, sed ankaŭ malhelbluecaj aŭ violecaj en dorso kaj flugiloj. La okuloj estas tre ruĝaj. Beko kaj kruroj estas nigraj. Junuloj havas pli helajn subajn partojn kun malhela strieco.
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Bronzosturno
-
Nematurulo de Bronzosturno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Aplonis panayensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|