Saltu al enhavo

Brooklyn Nets

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brooklyn Nets
New Jersey Americans
basketbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1967 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Broklino
Posedata de Joseph Tsai vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La klubo Brooklyn Nets - prononco laŭ sistemo IFA [bɹˈʊklɪn nˈɛts] - estas klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en Broklino, Novjorko, Novjorkio, kiu fondiĝis en 1967. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Atlantika Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 22-a de aprilo 2024 estas Jordi Fernández. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 2012 okazigas en la stadiono Barclays Center.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la stadiono Barclays Center
interne