Brosimo
Brosimo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brosimum guianense : desegnaĵo de partoj
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Brosimum Sw.[1] | ||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||
Alicastrum P.Browne | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La brosimo[mankas fonto] aŭ brozimo[2] (latine Brosimum) estas nearktisa kaj neotropisa genro de plantoj el la familio morusacoj, indiĝena en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Meksiko, Mezameriko kaj Sudameriko.
La Majaa brosimo (Brosimum alicastrum) estis uzata de la Majaoj por sia manĝebla nukso. La densa vive skarlatkolora ligno de la Paraa brosimo (Brosimum paraense) estas uzata por ornama lignoprilaboro [3]. Plantoj de tiu genro ankaŭ utilas kiel konstruligno kaj en kultura kunteksto.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca nomo brosimus elvenas el la greka βρώσιμος, kiu signifas "manĝebla", ĉar en Jamajko oni manĝis la fruktojn anstataŭ panon, iom kiel pri la panarbo.
La esperantigo "brozimo" estas konstruita laŭ la modelo en PIV Erysimum > erizimo[4].
Elektitaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Brosimum acutifolium
- Brosimum alicastrum Sw. – - Majaa brosimo
- Brosimum costaricanum Liebm.
- Brosimum discolor
- Brosimum gaudichaudii Trecul –
- Brosimum glaucum Taub.
- Brosimum glaziovii Taub.
- Brosimum guianense (Aubl.) Huber –
- Brosimum ovatifolium
- Brosimum paraense – - Paraa brosimo
- Brosimum parinarioides Ducke
- Brosimum parinarioides ssp. amplicoma (Ducke) C.C.Berg (= B. amplicoma )
- Brosimum parinarioides ssp. parinarioides
- Brosimum potabile
- Brosimum rubescens Taub. (= B. paraense)
- Brosimum utile (Kunth) Pittier (= B. galactodendron )[5]
Antaŭe ankaŭ en la genro
[redakti | redakti fonton]- Pseudolmedia spuria (Sw.) Griseb. (as B. spurium Sw.)[5]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Genus: Brosimum Sw.. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2009-01-16). Alirita 2010-11-23 .
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ Baker (2004)
- ↑ erizimo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 5,0 5,1 GRIN Species Records of Brosimum. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture. Alirita 2010-11-23 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-20. Alirita 2011-07-31 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Brosima taksonomio. Arkivigite je 2009-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Baker, Mark (2004): Wood for Woodturners. Guild of Master Craftsmen Publications, Sussex. ISBN 1-86108-324-6