Bruce Sherwood
Aspekto
Bruce SHERWOOD (1938) estas usona esperantisto. Li estas fakulo pri fiziko. Li specialiĝis pri evoluigo de programlingvoj kun grafika kapablo. El 1980 al 1985 li laboris en la departemento de lingvistiko de la Ilinojsa Universitato kaj instruis pri internacia komunikado kaj planlingvoj, kun emfazo al Esperanto. Li faris sciencajn prelegojn en diversaj lingvoj: la angla, itala, hispana kaj Esperanto.[1]
Li partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo Memoroj.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Matter & Interactions (Materio kaj interagoj, 2007, kun Ruth Chabay)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3), paĝo 847.