Brulaĵo
Brulaĵo (nomata ankaŭ fuelo aŭ bruligaĵo) estas materialo, kiu produktas energion per fizikaj aŭ ĥemiaj reakcioj. La vorto brulaĵo estas pli uzata por ĥemiaj reakcioj, ĉefe oksidigado, sed aliaj vortoj povas esti konsiderataj sinonimoj en pli ampleksa senco.
Kiam la procezo okazas en motoro, oni ankaŭ uzas la vorton karburaĵo.
Oni distingas ankaŭ nuancojn inter la terminoj brulaĵo kaj bruligaĵo:
- dum bruligaĵo rilatas al materialo kiu povas produkti varmon (laŭ ReVo[2]). Kiam substanco kongruas kaj al unu difino kaj al la alia, la du terminoj estas sinonimoj.
Fuelo[3] estas kemia materio, kies energienhavon oni plejofte utiligas per bruligo aŭ aliaj energitransmutaciaj formoj por produkti energion aŭ forpeladon en teknikaj sistemoj. Fuelojn oni uzas ofte en formoviloj (veturilo, ŝipo, raketo). Ĉar ili estas kunprenendaj, oni plejofte utiligas materiojn kun alta energidenseco.
Oni ankaŭ uzas tiujn esprimojn en la okazo de nuklea energio, por nomi la uranion aŭ la plutonion, kvankam striktasence neniu brulado okazas en tiu procezo.
Listo de brulaĵoj
[redakti | redakti fonton]Solidaj
[redakti | redakti fonton]Likvaj
[redakti | redakti fonton]- Benzino
- Dizeloleo kaj Biodizeloleo
- Etanolo
- Mazuto
- Petrolo
Gasaj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Biobrulaĵo
- Biomaso
- Brulo
- Brulaĵĉelo
- Brulbombo
- Brulbotelo
- Fajro
- Hidrokarbono
- Kondiĉa fuelo
- Oksidigo
- Oktana indico
- Benzinstacio
- Fuelpumpilo
- Kanistro
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- esperante Georgiev, Evgeni 2013 : Gasojlo el lignaj defalaĵoj, Monato, 34/01, 20.