Fuelpumpilo
Fuelpumpilo aŭ fuelkolono estas aparato ĉe benzinstacio, per kiu oni pumpas fuelon (ekzemple benzino, dizelo, tergaso, hidrogeno aŭ aŭtogaso en la veturilo. La fuelkrano, ankaŭ – nomata fuelpistolo – estas konektita per hoso al la fuelpumpa kolono.
Historia evoluo
[redakti | redakti fonton]La unuaj fuelpumpiloj por la publiko ekestis en la 1920aj jaroj. La ofte sur trotuaroj antaŭ gastejoj aŭ vendejoj vendata fuelo havis permanajn pumpilojn, kiuj ŝerce nomiĝis en kelkaj lingvoj „fera virgulino“[1][2]. Se la veturiganto volas havi fuelon li/ŝi frapu je la vendejo kaj li ricevis. Ĉe la unuaj tipoj oni devas permane pumpi. La dua generacio de la fuelmumpiloj konsistas el pumpilo kun vitra cilindro. Tiu cilindro havis skalon por mezuri la fuelvolumenon, kiu fluis en la rezervujon de la veturilo. Ĉe la du-vitra versio oni jam povas plupumpi, kiam la enhavo de la alia ujo jam fluas en la rezervujo. Ekde la 1930aj jaroj aperis la unuaj fuelpumpiloj kun indikiloj de la fuelkvanto kaj pagenda prezo.
Ĝis la 1970aj jaroj nur aplikiĝas mekanikaj mezuriloj. Ekde ĉirkaŭ 1978 aperis la unua elektronika mezurilo en fuelpumpaj kolonoj. La modernaj fuelpumpiloj nun havas teknikon per kiu eblas ricevi multajn diversajn fuelproduktojn el unu fuelpistolo (la tiel nomataj „MPF“ = multprodukta fuelpistolo). El tiuj fuelkolonoj oni povas ricevi ĝis kvin diversajn fuelspecojn po fuelkolona flanko.[3]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
pumpilinstalaĵo kun vitrocilindro
-
fuelpumpilo de 1958 en Drasenhofen, Germanujo
-
Historiaj fuelpumpiloj en la Germana muzeo Munkeno (dekstre „Fera virgulino“)
-
Malnova fuelpumpilo en viena benzinstacio
-
Hhistoria fuelpumpilo sur „Roscheider Hof“ apud Konz (Germanujo) (1a de aŭgusto 2004)
-
fuelpumpilo en la iama Sovjetunio
Mezurado de la traflukvanto
[redakti | redakti fonton]La mezurado de la traflukvanto ene de la pumpilo okazas per ŝraŭbaj aŭ piŝtilnombriloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Erklärung der Zapfventilautomatik mit Skizze (PDF; 624 kB)
- Die Geschichte der ersten Zapfsäulen und Tankstellen mit Bildern www.tankstellenmuseum.de
- Technische Regeln für brennbare Flüssigkeiten – TRbF 40 Tankstellen Arkivigite je 2014-03-24 per la retarkivo Wayback Machine, abgerufen am 2. Januar 2012