Bruna Husky
Bruna Husky | |
---|---|
Kreita de | Rosa Montero |
Verko | Larmoj en la pluvo, La pezo de la koro, La tempoj de malamo |
Informoj | |
Sekso | ina |
Specio | reproduktulo |
Povoj | batalkapablo, plibonigitaj sensoj, kunsentemo |
Loĝloko | Avenuo Dardanelos, Madrido |
Okupo | detektivo |
Amikoj | Yiannis Liberopoulos, Oli Oliar |
Bruna Husky estas la nomo de la ĉefrolanto de serio de sciencfikciaj krimromanoj kreita de la hispana verkisto kaj ĵurnalisto Rosa Montero, kaj la neoficiala nomo de la serio mem. La rolulo estas bioteknologie kreita reproduktulo kiu laboras kiel privata detektivo en Madrido en la komenco de la 22-a jarcento. La serio ricevas la koncepton de reproduktulo kaj aliajn influojn de la filmo Blade Runner.
Fono
[redakti | redakti fonton]La fikcia estonteco de Bruna Husky estas koruptita tutmonda federacio loĝata de homa plimulto kaj diskriminaciata malplimulto de reproduktuloj, en politika konflikto kontraŭ du malutopiaj socioj en artefaritaj kosmaj vivejoj, kaj rilatanta ankaŭ kun tri nehomaj civilizoj sur aliaj planedoj.
Lokoj
[redakti | redakti fonton]Unuiĝintaj Ŝtatoj de la Tero
[redakti | redakti fonton]La Unuiĝintaj Ŝtatoj de la Tero (Estados Unidos de la Tierra aŭ EUT) estas tutmonda federacio fondita en 2096. Korupto estas ĉie kaj la civitanoj dependas de grandaj firmaoj, kiuj postulas altajn prezojn por bazaj necesaĵoj kiel aero, akvo, kaj sanservoj. La medio suferis neresanigeblajn damaĝojn pro klimata ŝanĝo kaj poluo. Tiuj, kiuj ne povas pagi la koston de pura aero, devas loĝi en la pli poluitaj zonoj. La intrigo okazas ĉefe en Madrido en la hispana regiono de EUT. La Tero posedas minan kolonion sur la planedo Potosí, kiu ne aperas rekte en la romano, sed kie Bruna pasigis la unuajn du jarojn de sia vivo en militservo.
La oficiala lingvo de la Tero estas la mond-angla (inglés global) sed la rolantoj parolas la hispanan.
Kosmo
[redakti | redakti fonton]La Demokrata Respubliko Kosmo (República Democrática del Cosmos) estas totalisma ŝtato en artefarita platformo orbitanta ĉirkaŭ la Tero, konstruita en 2087 kaj dominata de teknologia elito. Ĝia ideologio nomiĝas aristopopulismo kaj baziĝas parte sur soveta komunismo. Ĝi komplotadas kontraŭ la tera registaro kiel parto de la t.n. Dua Malvarma Milito. Bruna mallonge vizitas Kosmon en La tempoj de malamo.
Labari
[redakti | redakti fonton]La Reĝlando Labari (Reino de Labari) estas teokratio en artefarita platformo orbitanta ĉirkaŭ la Tero, konstruita en 2088, kaj regata de nova religia movado nomata la Eklezio de la Sola Kredo (Iglesia del Único Credo). Ĝi baziĝas plejparte sur Kristanismo, Islamo, kaj mezepoka feŭdismo, kaj estas ekstreme hierarkia kaj seksisma. Labari estas malamika al Kosmo kaj ankaŭ komplotadas kontraŭ la Tero kiel parto de la Dua Malvarma Milito. Bruna vizitas Labari en La pezo de la koro.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Reproduktuloj
[redakti | redakti fonton]15% el la loĝantaro de la Tero konsistas el bioteknologie fabrikitaj androidoj. Ilia plej kutima sed ĝenerale ofenda nomo estas "reproduktuloj" (replicantes aŭ reps), dum en pli ĝentila lingvaĵo oni nomas ilin "teknologihomoj" (tecnohumanos). Reproduktuloj estis inventitaj en 2053 por fari sklavan laboron, sed gajnis liberecon en 2062 post sanga milito. Ili ankoraŭ estas timataj kaj diskriminataj de homoj, kaj konsistigas 15% de la tera loĝantaro. Kosmo kaj Labari strikte malpermesas ilin. Estas tri specoj de reproduktuloj kun malsamcelaj bioteknologiaj modifoj: batalaj, minaj, kaj kalkulaj.
Reproduktuloj estas fabrikataj de firmaoj, kaj devas servi sian fabrikinton dum du jaroj. Ili estas kreataj je la ŝajna aĝo de 25 jaroj kaj vivas nur dek jarojn plu, post kiuj ili mortas de akuta kancero nomata Totala Teknologihoma Tumoro (Tumor Total Tecno aŭ TTT). Ĉiu reproduktulo estas fabrikita kun serio de falsaj memoroj pri juneco ĝis la aĝo de 25 jaroj, kvankam li aŭ ŝi scias, ke ili estas fikciaj.
Aliplanedanoj
[redakti | redakti fonton]La homoj komunikas kun tri aliplanedaj civilizoj de la specioj gnés, omaá, kaj balabí. Ankaŭ ili estas timataj de la homoj kaj oni nomas ilin insulte "bestetaĉoj" (bichos). La solaj aliplanedanoj loĝantaj en signifa nombro sur la Tero estas iom da rifuĝintoj omaá.
La rolanto Bruna Husky
[redakti | redakti fonton]Biografio
[redakti | redakti fonton]Bruna Husky estas batala reproduktulo fabrikita de la firmao TriTon kaj aktivigita en 2103. Ŝi faris sian devigan servon kiel armeano en Potosí de 2103 ĝis 2105. En 2105 ŝi ekloĝis en Madrido kaj fariĝis privata detektivo. Ŝi havis amrilaton kun kalkula reproduktulo nomata Merlín de tuj post la fino de sia militservo ĝis li mortis de TTT en marto 2107, kaj ŝi ankoraŭ sentas la doloron perdi lin.
La eventoj de la serio komenciĝas en januaro 2109 kaj finiĝas en februaro 2110 kun la morto de Bruna kaj eksperimenta transmeto de ŝiaj memoroj en novan korpon.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Bruna sentas konstantan angoron pri la mallongeco de sia vivo kaj konstante kalkulas la jarojn, monatojn, kaj tagojn ĝis sia dekjariĝo, t.e. la proksimuma dato de sia morto. Tamen ŝi malamas senti sin malforta, kaj preferas ĉiam maski timon kaj malĝojon per kolero. Ŝi havas dependecon de alkoholo kaj ofte vekiĝas malfrue kun postebrio. Ŝi estas ŝatanto de malfacilaj puzloj.
Kiel aliaj batalaj reproduktuloj, Bruna estis fabrikita kun diversaj bioteknologiaj plibonigoj kiuj donas al ŝi superhoman batalkapablon kaj sensojn, kio utilas en ŝia danĝera laboro. En batalo ŝiaj pli rapidaj instinktoj kaj pli klaraj pensoj donas al ŝi avantaĝon super ĉiuj homoj. Ŝi suspektas, ke ŝi ankaŭ havas supernormalan kunsentemon pro eksperimenta traktado farita al ŝi en la fabrikado.
Bruna estas alta, forta, kaj lertmoviĝa. Ŝi razas al si la harojn kaj havas tatuon malsimetrie ĉirkaŭirantan ŝian korpon, de la kapo ĝis unu piedo antaŭe kaj reen malantaŭe. En La pezo de la koro ŝi perdas sian antaŭbrakon kaj en La tempoj de malamo havas protezon.
En La tempoj de malamo estas malkaŝite, ke la ĉeloj el kiuj oni kreskigis Bruna originale estis prenitaj de Rosa Montero mem.
Aliaj roluloj
[redakti | redakti fonton]Yiannis Liberopoulos
[redakti | redakti fonton]Yiannis Liberopoulos estas maljuna homo kiu amikiĝis kun Bruna dum ŝia funebro por Merlín. Li scias multe pri historio, havas liberalan politikan sintenon kaj kredas je la demokratio kaj la reformeblo de la EUT, kaj impresas al Bruna naive. Yiannis prizorgas Bartolo kaj Gabi post kiam Bruna savas ilin. Ĉar li havas deprimon, oni instalis aŭtomatan oksitocinan pumpilon en lian cerbon, kiu en stresaj situacioj faras lin subite manie feliĉa.
Paul Lizard
[redakti | redakti fonton]Paul Lizard estas homa virpolicano, la amato kaj foje amanto de Bruna. Li estas eĉ pli granda kaj muskola ol ŝi. Paŭl ne estas komunikema kaj Bruna foje dubas ĉu li estas fidinda. Tamen li savas la vivon de Bruna kaj estas savita de ŝi. Li estas adopta filo de reproduktulino.
Pablo Nopal
[redakti | redakti fonton]Pablo Nopal estas la profesia memoristo kiu verkis la falsan memoron de Bruna. Anstataŭ la kutimaj sensuferaj ordinaraĵoj, li adaptis multe pli detalan kaj suferan memoraron por ŝi de sia propra malfeliĉega juneco. Li konsideras Bruna kvazaŭ kreito kaj kvazaŭ filino, dum Bruna preferas ne esti konsciigita pri la falseco de ŝiaj memoroj kaj maldankas la transdonon de liaj suferoj al ŝi.
Mirari
[redakti | redakti fonton]Mirari estas genia falsanto de identecaj dokumentoj, al kiu Bruna ĉiam iras kiam ŝi bezonas ne esti rekonata. Ŝi estas violonisto kaj falsas por gajni sufiĉe da mono por pagi al si bonan protezan brakon, ĉar la nuna misfunkcias kaj malbonigas ŝian muzikludadon.
Oli Oliar
[redakti | redakti fonton]Oli Oliar posedas drinkejon, kie Bruna ofte iras kaj foje parolas kun Yiannis. Ŝi estas brunhaŭta kaj tre granda, kaj foje protektas Bruna kaj aliajn diskriminatojn kontraŭ iliaj malamikoj.
Maio
[redakti | redakti fonton]Maio estas aliplanedano rifuĝinto de la specio omaá, kiu povas komuniki telepatie kun kiu ajn seksumis kun li. Li tiel ekhavas telepatian konekton kun Bruna kaj poste kun Mirari.
Bartolo
[redakti | redakti fonton]Bartolo estas inteligenta hejmbesto de la planedo omaá, kiu parolas rudimente la hispanan kaj kiun Bruna adoptas post kiam lia antaŭa posedanto estas murdita. Lia ĉefa agado estas forronĝi la posedaĵojn de Bruna kaj Yiannis, sed li ankaŭ unufoje savas ŝian vivon.
Gabi Orlov
[redakti | redakti fonton]Gabi Orlov estas dekjara rusa knabino, kiun Bruna savas laŭimpulse kiam ŝi estas kaptita dum provo kontraŭleĝe eskapi sian poluitan vivlokon, kaj kiun Yiannis poste adoptas. Ŝi estas obstina kaj batalema. Bruna ne scias detalojn pri ŝia vivo antaŭ la eskapo, sed laŭ medicina ekzameno ŝi suferis mortigipovan dozon de radiado kaj ankaŭ seksan perforton.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La serio konsistas el tri romanoj: Larmoj en la pluvo (Lágrimas en la lluvia, 2011), La pezo de la koro (El peso del corazón, 2015), kaj La tempoj de malamo (Los tiempos del odio, 2018).
Larmoj en la pluvo
[redakti | redakti fonton]Bruna estas dungita de la Radikala Reproduktula Movado (Movimiento Radical Replicante) por enketi pri reproduktuloj kiuj faras murdajn-sinmortigajn atencojn al aliaj reproduktuloj. La atencojn ŝajne kaŭzas malice fabrikitaj memorcirkvitoj. La atakoj iĝas ĉiam pli severaj, la estro de la MRR mem fariĝas viktimo-atakinto, ankaŭ homoj mortas kaj la politika krizo profitigas la kontraŭreproduktulan Homan Superecan Partion. Fine la nekonataj malbonuloj ŝajnigas, ke Bruna estas danĝera teroristo, encerbigas al ŝi unu el la fiaj memorcirkvitoj, kaj preskaŭ sukcesas, ke ŝi faru terorisman atencon. Ŝin apenaŭ savas Lizard kaj Nopal, kaj montriĝas ke la tutan konspiron organizis Kosmo por malstabiligi la Teron. Bruna komencas amrilaton kun Lizard.
La pezo de la koro
[redakti | redakti fonton]Bruna estas kontraŭvole enmiksita en spionan konflikton inter Tero kaj Labari temantan pri nuklea brulaĵo, kune kun sia terapiisto, kiu fariĝas ŝia kunspiono kaj amanto. (La rilato kun Lizard estas ĉesigita antaŭ monatoj.) Bruna kaj la terapiisto iras kaŝe al Labari kaj poste al zono de separisma milito en Finnujo, kie ili trovas la forgesitan nuklean rubejon de Onkalo. Tie la terapiisto montriĝas agento de Labari kiu volas ŝteli radiaktivaĵojn, kaj ambaŭ estas atakitaj de agento de sendependa krimreto, kiu ankaŭ volas ŝteli la radiaktivaĵojn. Bruna apenaŭ travivas la atakon, perdante sian antaŭbrakon kaj sian ĵus trovitan identan fratinon.
La tempoj de malamo
[redakti | redakti fonton]Bruna kaj Lizard denove estas amparo. Lizard kaj aliaj gravaj policanoj estas forkaptitaj de organizo de junaj teroristoj, la Armeo de Tuja Justigo (Ejército de la Justicia Instantánea aŭ EJI), kiu komencas mortigi ilin unu post unu. Bruna provas trovi kaj savi lin, kun la helpo de freneze amobsedita matematika geniulino kaj de subite aperinta fratino de Lizard, kiu apartenas al kontraŭteknologia sekto, kaj foje de la policaj kolegoj de Lizard. La situacio kriziĝas kiam ribelanta riĉegulo kaptas la prezidanton de la Tero kaj atenco de la EJI detruas ĉiujn elektronikajn aparatojn en Hispanujo. Bruna sukcesas senmaskigi konspiron inter la EJI, la ribelulo kaj Kosmo, kaj savi Lizard, sed mem estas trafita per mortiga veneno. Oni savas la memoron de Bruna kaj transmetas ĝin en novan korpon per ĵus eltrovita metodo, donante al ŝi tute novan dekjaran vivon.
Pritaksoj kaj analizoj
[redakti | redakti fonton]La serio de Bruna Husky havas grandan komercan sukceson kaj ankaŭ ricevas literatursciencan atenton, pleje pri ĝia rilato al feminismo. La tuta serio estas tradukita en la francan kaj la portugalan kaj unu aŭ du volumoj ankaŭ en aliajn lingvojn.[1]
Rilato kun Blade Runner
[redakti | redakti fonton]La serio de Bruna Husky estas forte influita de la filmo Blade Runner, siavice adaptita de la romano Ĉu androidoj sonĝas pri ŝafoj elektraj? de Philip K. Dick. La titolo de Larmoj en la pluvo estas cito de la filmo, kaj en la sama romano Bruna estas spektinta ĝin kaj komentas pri siaj impresoj. La plej frapa simileco estas la ekzisto de androidaj reproduktuloj, kiuj estas ekspluatataj de homoj kaj havas limigitan vivdaŭron. La rolo de Bruna kombinas la rolojn en Blade Runner de Roy Batty, la persekutata virreproduktulo; Rick Deckard, la persekutanta virdetektivo;[2] kaj la reproduktulinoj Rachael, Pris, kaj Zhora.[3]
Feminismo
[redakti | redakti fonton]La verkoj de Montero, inklude la romanojn pri Bruna Husky, estas ofte analizataj laŭ feminisma perspektivo. Tamen la aŭtoro mem, kvankam ŝi konsideras sin feministo kiel persono, opiniis ke "la fakto, ke oni estas feministo, ne signifas, ke oniaj romanoj estas feminismaj. Mi malŝategas la utilaĉan kaj militantan rakontadon, la romanojn feminismajn, ekologiismajn, pacismajn aŭ ajnan alian '-ismajn', kiun eblas elpensi".[4] Politikaj interpretoj de Bruna Husky plej ofte debatas pri la rolo de ŝia diversa reto de amikoj.
Bruna kiel kiborgo
[redakti | redakti fonton]Feminismaj komentoj pri Bruna Husky grandparte rilatigas ŝin kun la simbolo de la kiborgo kiel elpensita de Donna Haraway, kiu ribelas kontraŭ sia kreinto-subpremanto kaj malstabiligas la kategoriojn de la subpremanta sistemo. Laŭ Pilar Martínez-Quiroga, Bruna plenumas tiun rolon malstabiligante la tradician familian strukturon kaj kunmetante komunuman reton de la plej diversaj individuoj, kaj tiel fariĝas "transfeminisma subjekto".[5] Laŭ Carlos Cuadra, male, Bruna nur ŝajne transcendas la tradician genran sistemon, sed fakte en sia individua vivo fariĝas simpla "viro kun vagino", kaj en sia amrilato kun Lizard restas senpova tradicia virino, dum ŝia detektiva agado praktike servas al la ekspluatemaj tutmondaj korporacioj. Brittany Frodge akceptas la rilatigon de Bruna kun la Haraway-a koncepto de kiborgo, sed konsideras ŝin ekzemplo de ties malavantaĝoj. Laŭ la analizo de Frodge, Bruna ja konstruas diversan reton de marĝenigitaj amikoj, sed konsekvence rifuzas proksiman rilaton kun ili kaj neniam instigas ilin al politika rezisto, ĉar ŝi preferas gardi sian individuan sekuron ligante sin al homeco kaj vireco.[6]
Ekofeminismo kaj posthomismo
[redakti | redakti fonton]Konfliktoj inter tekniko kaj naturo estas reliefigitaj en la serio, ebligante interpretojn ekofeminismajn kaj posthomismajn.
Homoj en la serio de Bruna Husky uzas teknologiojn kiuj radikale modifas ilian naturon, interalie sed ne nur la fabrikadon de reproduktuloj. La ĝenerale pesimisma sinteno de la serio ofte rilatas al tia posthomisma evoluo, kritikante ekzemple troan atenton al teknologiaj virtualoj dum la realo disfalas, sed la sama pesimismo ankaŭ ofte fokusiĝas al tradiciaj sociaj problemoj, kiujn teknologiaj modifoj al homa naturo ne solvas sed ne kreis.[7] Rodrigo Pardo-Fernández komentas diverse pri la nenaturaj aspektoj de Bruna kiel kiborgo, menciante kiel negativan la angoron pri morto, analogan al la efemereco de teknologioj en la nuna mondo, kaj kiel pozitivan la sinmodifeblon per hormonoj kaj tatuoj.[8]
La Tero en la mondo de Bruna suferas gravajn ekologiajn malboniĝojn, pri kiuj la serio grandparte kulpigas novliberalan kapitalismon. La ekologiaj problemoj kaŭzas endanĝerigon kaj formorton de bestaj specioj kaj pliintensigis median maljuston inter homoj. Bruna sentas komunecon kaj empation kun diversaj nehomaj bestoj en diversaj situacioj.[9] Maryanne L. Leone rigardas ŝin kiel sukcesan kreanton de reciprokaj personaj aliancoj akordaj kun la etiko de prizorgo rekomendata de ekofeministoj[10] kaj Iana Konstantinova enkadrigas similajn observojn en la idealo de posthoma familio, kiu transiras la barojn de aliuleco.[11] Luis I. Prádanos konsentas pri la graveco de media maljusto en la mondo de Bruna Husky, komentante ke "oni povus kategorii La pezo de la koro kiel primedian trileron", sed laŭ li ĝi "prezentas [la situacion] kiel neeviteblan" kaj tiel malstimulas esperon kaj aktivismon.[12]
Identeco
[redakti | redakti fonton]Bruna Husky sentas la artefaritecon de sia persona identeco kiel kaŭzon de anksio. Ŝi angore rigardas sin kiel neaŭtentikan imitaĵon de natura homo.[13] Aparte gravan rolon havas memoro en la traktado de identeco en la serio. La sento de identeco de ĉiu reproduktulo baziĝas sur memoroj de tute fikcia juneco, elpensitaj de profesia memoristo. Por Bruna la situacio estas eĉ pli komplika, ĉar ŝiaj memoroj temas pri aferoj kiuj neniam okazis al ŝi, sed jes al ŝia memoristo, Pablo Nopal.[14][15] Alia plikomplikigo estas la memoroj malice encerbigitaj de la konspirintoj al iliaj viktimoj en Larmoj en la pluvo. Krom la reproduktuloj, ankaŭ por la homa rolanto Yiannis la rolo de memoro en identeco gravas, ĉar lia persona vivo estas efikita de la morto de lia filo antaŭ jardekoj, kaj lia profesia laboro kiel arkivisto temas pri historia memoro.[16] Elizabeth Montero argumentas, ke Bruna trovas sekuron en sia identeco helpe de kontrasto inter si kaj la aliuloj de sia kvazaŭfamilio.[17]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Bibliografía Rosa Montero Actualizada Basada en el Trabajo de Alicia Ramos-Mesonero" [1]
- ↑ Cuadra, Carlos. 2022. "Prosopografía y etopeya en el personaje de Bruna Husky de Rosa Montero". Revista de Filología y Lingüística de la Universidad de Costa Rica 48(1), e48333. 6-7.
- ↑ Martínez-Quiroga, Pilar. 2018. "La detective Bruna Husky de Rosa Montero: Feminismo, distopía y conciencia cyborg." Hispania 101(2). 314.
- ↑ Martínez-Quiroga, Pilar. 2018. "La detective Bruna Husky de Rosa Montero: Feminismo, distopía y conciencia cyborg." Hispania 101(2). 307.
- ↑ Martínez-Quiroga, Pilar. 2018. "La detective Bruna Husky de Rosa Montero: Feminismo, distopía y conciencia cyborg." Hispania 101(2). 306-17.
- ↑ Frodge, Brittany. 2022. "Do Androids Dream of Care Labor? Rosa Montero's Bruna Husky Trilogy and its Lessons for Cyborg Feminism". Romance Notes 62(3). 479-489.
- ↑ Martín Galván, Juan Carlos. "Narración, monstruosidad y la condición poshumana en El peso del corazón. Hispanófila 176. 109-112.
- ↑ Pardo-Fernández, Rodrigo. 2020. "La replicante de Rosa Montero: la naturaleza del cuerpo artificial". La Ventana 6(52).
- ↑ Sanz, Irene. 2017. "Human and Nonhuman Intersections in Rosa Montero's Bruna Husky Novels". Science Fiction Studies 44(2). 323-330.
- ↑ Leone, Maryanne L. 2017. "Trans-species Collaborations in Response to Social, Economic, and Environmental Violence in Rosa Montero’s Lágrimas en la lluvia and El peso del corazón". Ecozon@ 8(1). 61-78.
- ↑ Konstantinova, Iana. 2017. "Posthumanism in Rosa Montero’s Lágrimas en la lluvia and El peso del corazón". Letras Hispanas 13. 184-192.
- ↑ Prádanos, Luis I. 2018. Postgrowth Imaginaries: New Ecologies and Counterhegemonic Culture in Post-2008 Spain. Liverpool: Liverpool University Press. 116-122.
- ↑ Morera, Mario. 2022. "Metaficcionalidad y detectives cibernéticos: tecno disyuntivas de identidad en Lágrimas en la lluvia y Blade Runner". Nuevo Humanismo 10(2).
- ↑ Montero Mattos, Elizabeth. 2017. Las lágrimas y el corazón de mi identidad: Bruna Husky, la posthumana de Rosa Montero. Magistra tezo. Brigham Young University.
- ↑ Pratt, Dale J. 2017. "“Vidas virtuales, memorias postizas: teorías de la identidad personal en Lágrimas en la lluvia”. Alambique 5(1).
- ↑ Pratt, Dale J. 2017. "“Vidas virtuales, memorias postizas: teorías de la identidad personal en Lágrimas en la lluvia”. Alambique 5(1).
- ↑ Montero Mattos, Elizabeth. 2017. Las lágrimas y el corazón de mi identidad: Bruna Husky, la posthumana de Rosa Montero. Magistra tezo. Brigham Young University.