Saltu al enhavo

Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo
Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo
Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Rhinomyias
Specio: R. brunneatus'
Rhinomyias brunneatus
(Slater, 1897)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo (Rhinomyias brunneatus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj.

Estas birdo kun brunaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj kie rimarkindas flavecaj al helbrunaj brusto kaj flankoj inter la blankaj gorĝo kaj suba brusto, kio estas la plej klara distingilo kaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie brunneatus signifas precize “bruneca”. La beko estas pli longa kaj fortika ol ĉe aliaj samgenranoj kaj krome havas flavecan suban makzelon kaj brunecan supran makzelon.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj manglejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj tiele la populacio estas nur de 2,500 al 10,000 individuoj kaj malpliiĝas, dum la teritorio ne etendas pli da 596,000 km2. Ĝi troviĝas ĉefe en sudorienta Ĉinio, kaj nur kiel vintra trapasanto kaj nereproduktulo en Malajzio, Singapuro, kaj Tajlando. Ununuran fojon estis vidata en Brunejo. Eble loĝas ankaŭ en Indonezio kaj orienta Malajzio, en la insuloj de Sumatro kaj Borneo. Ties statuso en la Andamanoj kaj Nikobaroj, Barato, estas necerta. Ĝi reproduktiĝas en densa subkreskaĵaro de arbaroj de bambuo aŭ malalta arbustaro en subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de larĝa folio inter 600 kaj 1,600 m kaj ne uzas porlignajn arbarojn aŭ homaj plantejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]