Bruno Flochon
Aspekto
Bruno Flochon | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Bruno Flochon estas franca esperantisto. Inter la jaroj 2004 kaj 2008 li estis la prezidanto de la asocio Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto). Ekde majo 2016 li funkcias kiel gvidanto de la servo pri energia transigo (chef du service transition énergétique) de la francia administra regiono Grand Est. Laborante en Strasburgo, li interalie aktive kontribuis al la evento "printempo de Esperanto" de la 10-a ĝis 12-a de majo 2019 en la urbo, kunlabore kun la urbaj institucioj de la Eŭropa Unio kaj la Konsilio de Eŭropo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- intervjuo de li kaj du aliaj gastoj pri la evento "printempo de Esperanto" en majo 2019 Arkivigite je 2022-02-26 per la retarkivo Wayback Machine en la televida kanalo Alsace20 (france)
- Bruno Flochon. Renoveblaj energioj en Alzaco (PDF). (esperante)
Antaŭe: | Prezidanto de la asocio Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto) | Poste: |
---|---|---|
Claude Longue-Épée | 2004–2008 | Xavier Dewidehem |