Bruno Ninaber van Eyben
Bruno Ninaber van Eyben | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1950 (73-jaraĝa) en Boxtel |
Loĝloko | Delft |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Maastricht Academy of Fine Arts (en) |
Okupo | |
Okupo | fasonisto dezajnisto dizajnisto de juveloj medalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ninaber.nl/ |
Bruno Ninaber van Eyben (naskiĝis la 3-an de novembro 1950, do nun 73-aĝa) estas nederlanda juvelisto kaj industria dezajnisto. Li dezajnis la lastan serion de moneroj de la valuto nederlanda guldeno kaj la dorsflankon de ĉiuj cirkulantaj nederlandaj eŭro-moneroj.[1]
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Bruno Ninaber van Eyben naskiĝis la 3-an de novembro 1950 en Boxtel, Nederlando. Li nuntempe loĝas en Delft.
Dezajnisto
[redakti | redakti fonton]En 1971 Bruno Ninaber van Eyben diplomiĝis kun laŭdo ĉe la Kolegio de Arto en Maastricht kiel juvelarta dezajnisto. En la 1970-aj jaroj li dizajnis bracelethorloĝon (1973), juvelhorloĝon (1976), kaj fluoreskan lumsistemon (1977). En 1979 li ricevis la premion Kho Liang Ie, nederlandan premion por industria dezajno.[1]
En 1980 li dizajnis la lastan serion de de moneroj de la valuto nederlanda guldeno, kiuj estis en cirkulado de 1982 ĝis la enkonduko de la eŭro en 2002. En 1997 li komencis sian propran studion en Delft. En majo 1998 li gajnis la konkurson por la dezajno de la dorso de la Nederlandaj eŭro-moneroj.[1]
Ekde 2003 li estas profesoro pri dezajno ĉe la Teknologia universitato Delft.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 prezento pri Bruno Ninaber van Eyben en la propra retejo Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (nederlande)
- ↑ Benoeming Ninaber van Eyben, arkivigita en aŭgusto 2011 (nederlande)