Brustomakula cistikolo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Masklo en reprodukta plumaro, Debre Berhan, Etiopio.
![]() Brustomakula cistikolo (Cisticola cinnamomeus), Midmar Ĉasrezervejo, KwaZulu-Natalo, Sudafriko.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cisticola brunnescens (Heuglin, 1862) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brustomakula cistikolo (Cisticola brunnescens) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.
Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Kameruno, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Gabono, Kenjo, Mozambiko, Somalio, Sudafriko, Tanzanio, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj kaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj.
Estas specio tre bruna supre el krono al nuko kaj dorso kun tre markataj malhelbrunaj al nigrecaj superokula strio kaj bridoj, tre nigrastrieca dorso per grandaj nigraj flugilplumoj kiuj malfermiĝas por montri ruĝecbrunan pugon. Ankaŭ la vosto estas nigreca, dum la subaj partoj estas blankecaj al helgrizaj kun iom da bruneca nuanco en ventroflankoj. La kruroj estas rozkolorecaj.
Ĝi estas foje konsiderata kiel du specioj, nome la Palkrona cistikolo, Cisticola cinnamomeus, estus la nova taksono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Cisticola brunnescens Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|