Buĝanovci
Etoso
Buĝanovci, serbe Буђановци, aŭ Buđanovci estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Ruma.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 47 km²
- Koordinatoj: 44°53′20″N 19°51'26″E
- Supermara alteco: 72 m
- Loĝantaro: 1757 en 2002
- Poŝtkodo: 22421
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: RU
Geografio
[redakti | redakti fonton]Buĝanovci situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo apud aŭtovojo Beogrado-Zagrebo, laŭ fervojo Ruma-Savo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum fino de la mezepoko la regiono estis sub turka kontrolo. Ĝis fino de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 1999 la serboj sukcese pafis usonan militan flugmaŝinon. En 2002 loĝis en Buĝanovci 1706 serboj (97 %), 31 ciganoj, 7 kroatoj kaj aliaj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
- Mapo pri Buĝanovci