Bugatti
Bugatti | ||
---|---|---|
Bugatti | ||
organizaĵo vd | ||
Dum | 22-a de decembro 1998 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Bugatti Automobili | |
Jura formo | akcia kompanio, parto de konzerno Volkswagen AG | |
Fondita | 1909, refondoj en 1987 kaj 1998 | |
Sidejo | Molsheim, Alzaco, Francio | |
Lando | Francio | |
Estr(ar)o | Wolfgang Dürheimer, prezidanto | |
Dungitoj | 297 (stato: 2016) | |
Agokampo | aŭtomobila industrio | |
sporta aŭto | ||
Posedata de | Bugatti Rimac • Volkswagen AG vd | |
TTT | www.bugatti.com | |
Bugatti estas tradicia aŭtomobila firmao. Jure temas pri akcia kompanio, kiu estas parto de la konzerno Volkswagen AG. Ĉefa sidejo de la firmao estas la urbo Molsheim de Alzaco en Francio. Fondinto de la firmao estis Ettore Bugatti, en la origina formo la entrepreno produktis aŭtojn inter la jaroj 1909 kaj 1963.
Bugatti estis inter la legendaj aŭtaj markoj de Eŭropo. La veturiloj de la marko estis inter la plej sukcesaj vetveturaj aŭtomobiloj kaj ankaŭ inter la plej noblaj kaj bonkvalitaj privataj aŭtoj de sia epoko. Post la fino de la origina produktado, la marko dufoje estis revivigita. Unue en 1987 Romano Artioli fondis la entreprenon Bugatti Automobili en Italio. En 1998 la konzerno Volkswagen AG transprenis la rajton uzi la dezajnon kaj nomon Bugatti. Ekde tiam la marko plu ekzistas kiel franca firmao Bugatti Automobiles SAS.