Bukino (kvartalo)
Bukino (Букино) | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Букино | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | lago Krivoje |
Situo | Bukino |
- koordinatoj | 57° 08′ 15″ N 65° 37′ 33.15″ O / 57.13750 °N, 65.6258750 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625019 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Vikimedia Komunejo: Bukino (Tyumen) | |
Bukino (ruse Букино) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bukina kampara konsilio (ruse Букинский сельсовет).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bukino situas en la orienta parto de Tjumeno, iom for de la Jalutorovska (Siberia) landvojo. Okcidente ĝi limas al kvartaloj de Tjumeno, norde kaj oriente ĝin borderas lago Krivoje, sude ĝin limas Gilova bosko.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 47 kortoj, en kiuj loĝis 122 viroj kaj 150 inoj. Vilaĝanoj kultivis 160 desjatinojn (174,8 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 250 ĉevalojn, 130 bovinojn, 100 ŝafojn, 40 kaprojn kaj 150 porkojn[2]. Lokanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, farado de ŝuoj kaj ledoj, negocis pri legomoj, teksis lanajn tapiŝojn, feltajn tapiŝojn kaj bastomatojn vendatajn en Tjumeno[3].
En 1893 en la vilaĝo estis 48 kortoj kaj loĝis 164 homoj. Funkciis paroĥa preĝejo, kies pastro estis Grigorij Ivanoviĉ Kosmakov (1826–1910), fininta la Tobolskan Spiritan Seminarion[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Владимир Калининский (2011-07-19) 1893-й. Школы и церкви Тюменского района (ruse). Krasnoje Znamja. Arkivita el la originalo je 2011-11-19. Alirita 2024-10-15 .
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 66.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60.