Saltu al enhavo

Bulgarlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bulgarlingva vikipedio)
Bulgarlingva Vikipedio
Retadreso bg.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo bulgara
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 19-a de januaro 2025
Artikolnombro 302 305
Profundeco 28.8
Paĝoj 681 899
Redaktoj 12 455 233
Uzantoj 354 323
Aktivaj uzantoj 718
Administrantoj 23
Dosieroj 13
vdr

La bulgarlingva Vikipedio aŭ simple bulgara Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bulgara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Българоезична Уикипедия; latinliterigite B'lgaroeziĉna Uikipedija. La projekto fondiĝis en decembro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2010. La 19-an de januaro 2025 ĝi enhavas 302 305 artikolojn.

En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.

unu el pluraj variaĵoj de emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la bulgara Vikipedio (majo 2010)
modela ekrankopio de bulgara vikipedia paĝo de aŭgusto 2011, alŝutita fare de esperantisto

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]