Saltu al enhavo

Bumeroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la generacioj ekde 1890 skeme

La vorto "bumero" estas Esperantigo de la angla vorto "Boomer," termino por tiuj, kiuj naskiĝis inter 1946 kaj 1964 dum la "baby boom," Esperante tradukite kiel "drasta plimultiiĝo de beboj". Temas pri pli multaj beboj naskitaj en la milit-trafitaj ŝtatoj dum la periodo de altiĝanta naskindico post la Dua Mondmilito en la milit-trafitaj ŝtatoj. La "drasta plimultiiĝo de beboj" okazis kaj en la venkintaj ŝtatoj kaj la ŝtatoj kiuj perdis la duan mondmiliton, same kiel en neŭtralaj ŝtatoj. En Usono, Aŭstralio, Kanado kaj Nov-Zelando kaj aliaj industrilandoj, naskindicoj, inkluzive de tiuj bazitaj sur certaj aĝoklasoj, malaltiĝis dum la tutmonda ekonomia krizo post la granda depresio de 1929 kaj restis pli malaltaj dum la sekvaj militaj jaroj - bebojn naskiĝintajn dum la ekonomie malfacilaj jaroj inter 1928 kaj 1945 sociologoj kutime nomas la "silenta generacio". La fekundeco tiam repliiĝis post la fino de la mondmilito ĝis la 1960-aj jaroj.

Post la populariĝo de la anglalingva vortumo "OK Boomer" en 2019, la vorto "bumero" estas pli ĝenerale uzata por signifi iun, kiu esprimas eksmodajn aŭ maljunulecajn sintenojn.