Burganes de Valverde
Burganes de Valverde | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49698 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 618 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 55′ N, 5° 47′ U (mapo)41.9220085-5.780791Koordinatoj: 41° 55′ N, 5° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 706 m [+] | ||
Areo | 33,03 km² (3 303 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Burganes de Valverde [+] | |||
Burganes de Valverde [burGAnes debalBERde] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Valverde estas etimologie tradukebla al Verda Valo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Burganes de Valverde kaj Olmillos de Valverde, okupas totalan areon de 33,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 639 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado.
Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.