Burgo Furra
Burgo Furra | |||
---|---|---|---|
burgo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Germanio | ||
Geografia situo | 51° 23′ 37″ N, 10° 47′ 55″ O (mapo)51.39354195372310.798633683525Koordinatoj: 51° 23′ 37″ N, 10° 47′ 55″ O (mapo) | ||
| |||
Konstruita | 1100 | ||
Burgo Furra (germane Burg Furra; Burg Großfurra; Burgo Wuor) estiĝis el akvokastelo kaj troviĝas en Sondershausen, Germanujo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Abatejo de Fulda jam en la 9a jarcento prezentis posede. La akvokastelon konstruigis en la 11a jarcento la turingiaj landgrafoj kaj ekposedis en 1198 la senjoroj de Furra. Danke al tiu ĉi burgo eblis kontroli la loĝantojn de Wipper-valo okcidente de Sondershausen. La senjoroj de Furra iĝis en 1249 sekvantoj de la margrafoj de Meißen kaj en 1276 vasaloj de la Hohnstein-oj. Post la formorto de la senjoroj de Furra la burgo feŭdedonitis al diversaj nobeloj separite je eosta alo (voktejo) kaj je eosta (feŭdo nobela).
Ekde 1425 akiris la senjoroj de Wurmb paŝon post paŝo la burgerojn el la manoj de malsamaj proprietuloj kaj ekigis la burgan kaj median regadojn por la daŭro de kvin jarcentoj. Dum la kamparanaj ribeloj en 1525/25 la Wurmb-oj forpelitis; post ilia reveno la iama protektoburgo alikonstruitis je vera remparoburgo kontraŭ la kamparanoj. Pestepidemiojn kaj militojn multajn ĝi travivis kaj ĝis 1945 kvazaŭ nedamaĝite postvivis. Per artileria pafado de la Aliancanoj en aprilo 1945 ankaŭ la belfrido burga suferis. Ekde julio 1945 la Wurmb-oj fare de la komunistoj eksproprietigitis sen rekompenco kaj permesitis marodon kaj ŝtelrompadon. La tuto iĝis popolproprieta kaj iĝis kiel lernejo, infanĝardeno kaj loĝejo por forpelitaj germanoj. Perdiĝis la altvalora biblioteko. La ŝtatigo faritis ankaŭ ĉe la multo da biendomoj kaj la terenoj. La duonkilometran kastelan muron oni malkonstruis por utiligi la ŝtonojn por novkonstruaĵoj. La maŭzoleo wurmba kun kripto kaj sarkofagoj ŝanĝitis je katolika kirko kaj povis tiumaniere konserviĝi.[1]
Post la Turniĝo la burgo kaduka malfunkciadis longe; kiam la bavara komercisto Helmut Pohl akiris ĝin decididis ampleksa restaŭrado kiu finiĝis en 2004.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La iama komplekso estis ĉirkaŭfortikita akvokastelo kun duala, masiva kernkonstruaĵo: dufoje duetaaĝa kaj unufoje trietaĝa kun framskeleta surkonstruaĵo. La ronda, 20 metrojn alta belfredo havas diametron de 10 metroj kaj kupolan tegmenton. Ĝi enkorpigita estas en la konstruaĵo. La iama kastelparto estas en la 17a jarcento aranĝita plezurĝardeno kiu alifaritis je angla pejzaĝa ĝardeno post 1850. Dum la sovetia okupado la parko parte forigitis kaj multaj belaj kaj malnovaj arboj dehakitis.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. 2. erweiterte und überarbeitete Auflage. Jenzig-Verlag, Jena 2003, ISBN 3-910141-56-0, p. 114–115.
- Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen – 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. 1. Auflage. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, Sp 150–151.
- Hans Maresch, Doris Maresch: Burgen & Schlösser (= Sehenswertes Thüringen). VHT – VerlagsHaus Thüringen, Erfurt 1996, ISBN 3-89683-105-4.
- Bruno J. Sobotka (Hrsg.): Burgen, Schlösser, Gutshäuser in Thüringen (= Veröffentlichungen der Deutschen Burgenvereinigung. Reihe C: Burgen, Schlösser und Gutshäuser. Bd. 4). Theiss, Stuttgart 1995, ISBN 3-8062-1123-X.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Historio kastela[rompita ligilo]