Burgo de Esztergom
Burgo de Esztergom [estergom] estas grandparte detruita burgo en Hungario, en urbo Esztergom, sur monteto 50 metrojn alta laŭ la Danubo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La fortikaĵo estis konstruita en la 10-a jarcento, kiu en la sekva jarcento jam estis rezidejo de la reĝo. La nuntempe videblaj partoj estis konstruitaj grandparte dum regado de Béla la 3-a. La unua sieĝo okazis en 1242: la tataroj ne povis okupi ĝin. Karolo la 1-a (Hungario) konstruis ornamajn partojn. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1543. Poste foje la hungaroj, foje la turkoj havis ĝin. Dum la sieĝo en 1594 mortis renesanca poeto Bálint Balassi. Fine la kristana armeo (precipe poloj okupis la fortikaĵon en 1683. La lasta sieĝo okazis dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a.
En 1869 Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Dipatrino bezonis malplenan lokon, tial oni grandparte malkonstruis la fortikaĵon. En 1930 arkeologoj komencis esplori la ruinojn. Baldaŭe oni rekonstruis kelkajn murojn. Nuntempe muzeo funkcias en la fortikaĵo, en la supro bela panoramo estas videbla.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2018-02-22) Esztergom — la urbo de hungaraj reĝoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-02-19. Alirita 2018-02-19 . (blogaĵo pri ekskursa vizito en 2016)