Buksaloj
Aspekto
(Alidirektita el Buxales)
Buksaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
bukso Buxus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La buksaloj (latine Buxales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas ununuran familion (buksacoj), 6 genrojn kaj ĉirkaŭ 120 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas bukso[3].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ili estas lignigitaj aŭ herbaj plantoj. La folioj estas kompletrandaj. La floroj estas unuseksaj, la specoj aŭ estas monoikaj aŭ dioikaj. Krome la ordo estas tre heterogena.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (14 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Buxales Takht. ex Reveal - buksaloj
- Buxaceae Dumort. - buksacoj
- Buxus L. - bukso[3]
- Didymeles - didimelo
- Haptanthus - haptanto
- Pachysandra Michx. - pakisandro
- Sarcococca Lindl. - sarkokoko
- Styloceras Kunth ex A. Juss. - stilocero
- Buxaceae Dumort. - buksacoj
- Buxales Takht. ex Reveal - buksaloj