César González-Ruano
César González-Ruano | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1903 en Madrido | ||||
Morto | 15-an de decembro 1965 (62-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Calle de Ríos Rosas vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto korespondisto romanisto biografo verkisto poeto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
César González-Ruano (Madrido, 22a de februaro 1903 - Madrido, 15a de decembro 1965) estis hispana ĵurnalisto kaj verkisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li ekverkis en la 1920-aj jaroj kiel poeto de ultraismo kaj sekvanto de la babilrondo kiun Rafael Cansinos Assens estris en la kafejo Colonial kaj, kun la poetoj José de Ciria y Escalante kaj José María Quiroga Plá, en la kafejo Platerías. En 1932 li ricevis la Premion Mariano de Cavia pro la artikolo Señora: ¿Se le ha perdido a usted un niño? Li kolektis ok dek intervjuojn al gravuloj kaj hispanaj kaj internaciaj en Las palabras quedan (Conversaciones) (1957), plurfoje reeldonita.
En la 1930-aj jaroj li tendencis al faŝismo, kaj publikigis biografiojn laŭdajn al du puĉistaj militistoj: unu dediĉita al Sanjurjo (Una vida española del novecientos, 1933) kaj alia al la diktatoro Miguel Primo de Rivera (La vida heroica y romántica de un general español, 1935). En 1933 li veturis al Berlino, kie li kontaktis kun hispanaj falangistoj kiel Rafael Sánchez Mazas kaj Eugenio Montes. En 1942 li estis enkarcerigita de la Gestapo pro korupto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- García-Planas Marcet, Plácido; Sala Rose, Rosa (2014). El marqués y la esvástica. César González Ruano y los judíos en el París ocupado. Anagrama. ISBN 9788433926029. Konsultita la 1an de februaro 2018.