Saltu al enhavo

Cañas y barro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cañas y barro
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Vicente Blasco Ibáñez
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1902
vdr

Cañas y barro (Kanoj kaj koto) estas romano verkita de la hispana verkisto Vicente Blasco Ibáñez en 1902 kaj enkadrita en movado konata kiel "naturalismo". Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]​ La titolo aludas al la du bazaj konstrumaterialoj uzitaj por la tipaj kampardomo de kamparanoj en Valencilando nome "barraca".

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Cañas y barro centriĝas ĉe familio de El Palmar, nome Paloma, kaj al protagonista lasta membro de tiu sagao, nome Tonet. Tonet vivas intensan amhistorion kun Neleta, kiun ŝi konas ekde la infanaĝo. Pro diversaj tialoj, la protagonisto estas devigata eliri el la amata areo Albufera por militservi en la Milito de Kubo. Dum lia foresto, Neleta edziniĝas al la riĉa drinkejestro Canyamel, akirante prestiĝan socian rangon en la Albufera abandonante la malriĉon kiun ŝi estis suferinta. Reveninte de la milito de Kubo, Tonet sekvas sian rilaton kun Neleta kaj la adolto rezultos en katastrofo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Pri la historio oni kreis faman televidan serion en 1978 kun geaktoroj José Bódalo kaj Victoria Vera.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cañas y barro (novela) en la hispana Vikipedio.