Saltu al enhavo

Cañizar del Olivar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cañizar del Olivar
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44707
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 0° 39′ U (mapo)40.8166125-0.6448718Koordinatoj: 40° 49′ N, 0° 39′ U (mapo) [+]
Alto 954 m [+]
Areo 22,292863 km² ( 222 9.2 863 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cañizar del Olivar (Provinco Teruelo)
Cañizar del Olivar (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Cañizar del Olivar
Cañizar del Olivar (Hispanio)
Cañizar del Olivar (Hispanio)
DEC
Situo de Cañizar del Olivar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañizar del Olivar [+]
vdr

Cañizar del Olivar [kanjiZAR deloliBAR] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Cañizar del Olivar estas etimologie komprenebla en hispana kiel Kanejo de la Olivarbaro, kaj simbole en la municipa blazono aperas branĉeto de olivarbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 86 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Castel de Cabra (okcidente) kaj Gargallo (oriente) laŭ la nacia ŝoseo N-211 kaj krome La Zoma (sudoriente). La altitudo de la loĝloko estas de 954 msm.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo sur la nordorienta deklivaro de la Sierra de San Just, elstare ĉe Loma de La Zoma (1144 m) kaj Muela Quemada (1131 m). La altitudo de la municipo gamas inter 1150 m kaj 880 m borde de la rivero Estercuel, ĉe la loĝloko.

Nordokcidente: Estercuel kaj Torre de las Arcas Norde: Estercuel Nordoriente: Estercuel kaj Gargallo
Okcidente: Torre de las Arcas kaj Castel de Cabra Oriente: Gargallo
Sudokcidente: Castel de Cabra Sude: La Zoma Sudoriente: Gargallo kaj La Zoma

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cañizar del Olivar oni malaltiĝis ĝis nunaj 105 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]