Caballucos del Diablu
Etoso
Caballucos del Diablu | |
---|---|
Informoj | |
Caballucos del Diablu'[1] (Ĉevaletoj de la Demono en la kantabra) estas mito de la kantabra mitologio. Ili estas sep grandaj libeloj aperantaj la nokton de la 23-a de junio. Tiun nokton, en Kantabrio oni festas kaj faras fajron de Sankta Johano. Laŭlegende, de la fajro aperas libelaj "ĉevaletoj de la demono", brue liberiĝinte post unujara atendo.
Ili estas animoj de pekintoj kaj iliaj koloroj varias, depende de ĉiu pekinto:[1]
- Ruĝo: homo pruntinta monon al farmisto kaj artifikinta por akiri ties propraĵojn
- Blanko: muelisto ŝtelinta monon de propra mastro
- Nigro: ermito trompinta homojn
- Flavo: korupta juĝisto
- Oranĝo: infano malobeanta gepatrojn
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Llano Merino, Manuel. (2001) Mitos y Leyendas de Cantabria (kantabra kaj hispana). Santander: Ediciones de Librería Estvdio, p. 141–143. ISBN 84-95742-01-2.