Cabezón de Cameros
Cabezón de Cameros | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26135 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 2° 31′ U (mapo)42.196666666667-2.5188888888889Koordinatoj: 42° 12′ N, 2° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 920 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cabezón de Cameros [+] | |||
Cabezón de Cameros [kabeZON dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas sur la valo de la rivero Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-250; laŭ tiu estas sude Laguna de Cameros kaj norde Jalón de Cameros kaj aliaj lokoj de la komarko. Proksime estas areoj de iknitoj, inter kiuj spuroj de dinosaŭroj.
Ĝi estas je 43 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je altitudo de 916 msm.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia origino datas el la epoko de la nomita Reconquista kaj la sekva reloĝado. Ĝi formis parton de la Senjorlando de Tejada kreita en la 9-a jarcento. Ĝis la 17-a jarcento ĝi formis parton, jurisdikcie, de San Román de Cameros de kiu sendependiĝis la 2an de februaro 1653 kiam la reĝo Filipo la 4-a akceptis la sendependigon kaj havigis propran municipan teritorion.
Dum la Moderna Epoko, Cabezón prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Ankoraŭ la popola an-nomo estas memoro de tiaj tempoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La rura elmigrado, ĉefe al Logronjo, okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 188 loĝantoj ĝis nunaj 19.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, movebla retablo "El Monumento" de 1839, iknitoj, grava arbar-paŝtejo Dehesa de Cabezón kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Reiner, Ernesto. Viaje por el Camero Viejo. Logroño: 1984. ISBN 84-398-2054-2
- Varios Autores. Por los Cameros en los Años Noventa. Logroño: 1991. ISBN 84-87209-34-3
- Martínez Rubio, Alberto. Artikolo pri [El Monumento][1] en la revuo Belezos (numero 7a) de la Instituto de Estudios Riojanos. Junio 2008