Caloplaca cirrochroa
Aspekto
Caloplaca cirrochroa | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Caloplaca cirrochroa (Ach.) Th. Fr. 1871 | ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Caloplaca cirrochroa estas holarkta flave oranĝa krusteca likeno el la familio Teloschistaceae. Ĝi kreskas sur la malsuna vertikala flanko de kalkaj rokoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Apotecioj estas oranĝaj diskoj kiuj mezuras ĝis 0,8 mm. Unue ili estas tute entalaj poste ili krevas la talkortikon. Ili estas plejofte izolaj sed kelkfoje du aŭ tri–opaj. Parafizoj estas distingeble septaj. Askoj mezuras 50–60 X 16–19 μm kaj estas klaboformaj ĝenerale 8–sporaj sed iafoje malpli pro aborto de unu aŭ kelkaj sporoj. La senkoloraj askosporoj mezuras ĉirkaŭ 6 x 14 µ.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- Caloplaca cirrochroa specio ofta sed nur supraĵe konata. Priskribo de la apotecihavaj taloj
- Association Française de Lichénologie Arkivigite je 2009-03-17 per la retarkivo Wayback Machine france