Camassia
Kamasio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Indiana kamasio, Camassia quamash
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
6 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kamasio (Camassia) estas genro de ses specioj indiĝenaj en sudokcidenta Kanado kaj okcidenta Usono, de suda Brita Kolumbio ĝis norda Kalifornio, kaj oriente ĝis Utaho, Vajomingo kaj Montano; unu specio indiĝenas en orienta Usono. Krom la lokaj indiĝenaj nomoj camas kaj quamash (parencaj al la latina genra nomo, kiu venas el la nimipua ("nezperca") nomo de la tubero, qém’es), oni ankaŭ nomas ĝin indiana hiacinto aŭ sovaĝa hiacinto. Ĝi kreskas amase en malseketaj herbokampoj. La kamasioj estas ĉiujaraj plantoj, kun bazaj liniaj folioj 20 ĝis 80 cm longaj aperantaj en frua printempo. La plantoj atingas alton de 30 ĝis 130 cm, kun multaflora tigo kreskanta super la ĉefparto de la planto en la somero. La ses-petalaj estas diverskoloraj, de blanka aŭ helsiringa ĝis profunde purpura aŭ blu-viola. Tutajn kampojn kelkfoje kovras ilia koloro.
Kultivado kaj uzado
[redakti | redakti fonton]Kamasiaj specioj estis grava nutraĵo por indiĝenoj kaj enmigrintoj en partoj de la malnova usona okcidento. Multaj regionoj aŭ lokoj en nordokcidenta Usono nomiĝis laŭ tiu planto, inkluzive de la urbo Camas (Vaŝingtonio), la rivereto Lacamas Creek en suda Vaŝingtonio,[1] la prerio Camas Prairie (Idaho) (kaj ĝia turisma fervojo Camas Prairie Railroad), kaj Kantono Camas (Idaho).[2]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Ornamenta uzado
[redakti | redakti fonton]Taksonomio kaj specioj
[redakti | redakti fonton]Historie oni kredis, ke la genro apartenas al la liliacoj, aŭ al la pli specifaj Scillaceae aŭ hiacintacoj, sed studado pri la DNA kaj biokemio instigis la Angiosperman Filogenian Grupon reasigni la genron al la subfamilio Agavoideae de la asparagacoj.[3]
Oni rekonas fine de 2011 ses speciojn:[4]
- Camassia angusta (Engelm. & A.Gray) Blank. - Preria Kamasio
- Camassia cusickii S.Watson - Kamasio de Cusick (en orienta Oregono)
- Camassia howellii S.Watson - Kamasio de Howell
- Camassia leichtlinii (Baker) S.Watson - Kamasiego (okcidente de la Kaskada Montaro de Brita Kolumbio ĝis Kalifornio).
- Camassia leichtlinii ssp. leichtlinii : Kamasieto
- Camassia leichtlinii ssp. suksdorfii : Kamasiego de Suksdorf
- Camassia quamash (Pursh) Greene - Quamash, Indiana Kamasio aŭ Kamasieto
- Camassia scilloides (Raf.) Cory - Atlantika Kamasio, aŭ Ursherbo (laŭ la orienta bordo de Usono, de Marilando ĝis Georgio, kaj okcidente ĝis Miĉigano, Viskonsino, kaj Teksaso)
Falsa amiko
[redakti | redakti fonton]La blank-flora specio nomata Deathcamas ("mortkamasio:") en la angla, kvankam similaspekta al la kamasio kaj havanta treege similan tuberon, tamen estas venena. Ĝi apartenas al alia genro, Zigadeno.
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Exploring Washington, Harry M. Majors, eld. Van Winkle Publishing Co, 1975, isbn = 9780918664006, p. 120; (ĉe Google Books)
- ↑ Idaho.gov - Camas County Arkivigite je 2011-11-20 per la retarkivo Wayback Machine - alirdato 2009-06-06
- ↑ Angiosperm Phylogeny Website: Asparagales: Agavoideae, P.F. Stevens, ekde 2001
- ↑ World Checklist of Selected Plant Families, eld. The Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew, serĉante por "Camassia"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Camassia from Flora of North America
- Camas Meadows Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine at Washington State University
- Camassia Natural Area (Oregon) Arkivigite je 2010-03-26 per la retarkivo Wayback Machine - Nature Conservancy
- Camassia Slopes Preserve (North Carolina) Arkivigite je 2004-08-03 per la retarkivo Wayback Machine- Nature Conservancy
- Camas Prairie in Idaho from the National Park Service
- Camassia Arkivigite je 2004-08-16 per la retarkivo Wayback Machine from the Washington Department of Transportation
- Native Plants of the Great Lakes from the U.S. EPA
- Southeastern Rare Plant Information Network - SERPIN Arkivigite je 2004-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Camassia Arkivigite je 2005-10-29 per la retarkivo Wayback Machine from the Native Plant Information Network