Can Bonomo
Aspekto
Can Bonomo | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1987 (37-jaraĝa) en Izmiro |
Edz(in)o | Öykü Karayel |
Ĝenroj | ĵazo |
Aktivaj jaroj | 2005 ĝis nun |
Retejo | www.canbonomo.com |
![]() | |
Persona informo | |
Lingvoj | turka |
Ŝtataneco | Turkio ![]() |
Alma mater | Istanbul Bilgi University (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Öykü Karayel (mul) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro gitaristo ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.canbonomo.com/ |
Can Bonomo (prononco [Ĝan Bonomo], naskiĝis la 16-an de majo 1987 en Izmiro, Turkio, do nun 37-jara) estas turkia kantisto el familio de sefardaj judoj.
La artisto reprezentis Turkion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita turka kontribuaĵo atingis la 7-an pozicion.
Can Bonomo naskiĝis en Izmiro, Turkio, kaj en aĝo de ok jaroj komencis ludi gitaron. Li vizitis privatajn elementan kaj mezan lernejojn. En aĝo de 17 jaroj, li iĝis profesia kantisto en Istanbulo. Samtempe, li studis pri televida kaj kina aktorado en la Universitato Bilgi de Istanbulo, kaj ekprezentis plurajn popularajn radiofoniajn programojn.
Albumo
[redakti | redakti fonton]- Meczup (2011)